Nobla gaso
El Vikipedio
Grupo 1 | Grupo 2 | Grupo 3 | Grupo 4 | Grupo 5 | Grupo 6 | Grupo 7 | Grupo 8 | Grupo 9 | Grupo 10 | Grupo 11 | Grupo 12 | Grupo 13 | Grupo 14 | Grupo 15 | Grupo 16 | Grupo 17 | Grupo 18
Kemio > Nobla gaso
Estas almenaŭ ses noblaj gasoj: heliumo - (atomnumero 2), neono - (10), argono - (18), kriptono - (36), ksenono - (54), kaj radono - (86). Ĉar ili havas kompletan eksteran elektronan ŝelon, ili malofte formas kombinaĵojn kaj estas tre stabilaj. Ekzemple, oni uzas heliumon anstataŭ hidrogenon en aerŝipoj, ĉar heliumo estas pli stabila gaso. La noblaj gasoj estas en la lasta kolumno de la perioda tabelo (18 aŭ VIII).
Mendelejev ne havis noblajn gasojn en sia perioda tabelo ĉar tiam neniu estis malkovrinta ilin. Sed en 1868, Pierre Jules Cesar Janssen malkovris heliumon en la suno. En 1894, RAMSAY malkovris la unuan noblan gasan elementon ĉi tie en la tero, gason en la aero, kaj li nomis ĝin argono. En 1898, kriptono kaj neono malkovriĝis, kaj en 1900 Friedrich Ernst Dorn malkovris radonon.
Heliumo okazas je 5,24 ppm (partoj per miliono) en la atmosfero. Argono estas pli abunda (9 340 ppm), neono havas 18,18 ppm, kriptono 1,14 ppm, kaj ksenono havas nur 0,087 ppm.
Oni uzas noblajn gasojn en inkandeskaj, fluoreskaj, kaj "neonaj" lampoj. Ofte oni uzas argonon por protekti gravajn historiajn dokumentojn de oksidiĝo.
Koloro de lumanta Heliumo |
Koloro de lumanta Neono |
Koloro de lumanta Argono |
Koloro de lumanta Kriptono |
Koloro de lumanta Ksenono |