Mumbajo
El Vikipedio
Mumbai (hinde: मुम्बई - antaŭe:Bombay el la portugala, signifanta bona golfo, ŝanĝita pro ties fremda deveno al Mumbajo far registaro de BJP) kun ties loĝantaro da 12,7 milionoj en 2004 estas la sesa plej loĝata urbaro sur tero. Ĝi lokas ĉe koordinatoj 18° 58' N, 72° 50' E Mapo.
Mumbajo lokiĝas sur insulo apud la okcidenta marbordo de Barato, kaj ĝi estas ĉefurbo de la ŝtato Maharaŝtro. Ĝi estas la ekonomia ĉefurbo de Barato, havanta profundan naturan havenon, kiu estas la plej granda haveno en okcidenta Barato.
Ene la urbo troviĝas Bollywood aŭ esperante, Bolivudo, tiel nomita kaŭze de la simileco kun Hollywood aŭ Holivudo, ĉar Mumbajo estas la centro de la barata hindolingva kino-industrio, produktanta la plej multajn filmojn, tutmonde, ĉiujare.
La klimato de Mumbajo estas pli tropika kaj ebena ol en pli norda Barato; vintre, dum en pli norda Barato (Nov-Delhio, Raĝasthano eĉ iom Guĝarato) noktoj estas malvarmaj (ĝis nur +3 °C!), en Mumbajo eĉ vintraj noktoj estas mildaj (bonŝance por la miloj da loĝantoj, kiuj dormas surstrate).
[redaktu] Vidu ankaŭ jenon:
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.