Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Mortotuko de Torino - Vikipedio

Mortotuko de Torino

El Vikipedio

La negativa bildo de vango sur la tuko
Pligrandigu
La negativa bildo de vango sur la tuko

La mondfama Mortotuko de Torino estas – laŭ opinioj de iu religiuloj kaj kelkaj sciencistoj, inkluzive kelkaj ateistoj – la tuko, per kiu oni kovris la kadavron de Jesuo Kristo. Ĝi estas tuko de linaĵo kiu nune lokas en Torino, Italio. Oni povas vidi sur la 4 m longa tuko profilon de vango kaj korpo de barbula, ĉ. 175 cm alta viro. (laŭ aliaj asertoj, ĝi apartenas al la 23-a grandmajstro de templanoj, Jakob von Molay, aliaj vidas en ĝi falŝaĵon mezepokan).

La tuko estas gardata ekde la 16-a jarcento en Ĉamberio, fare de la Savoja dinastio, kie ĝi apenaŭ brulis dum fajrego, estis iomete difektita kaj riparita, poste en Torino (kiam la ĉefurbo de tiuj ŝanĝiĝis).

La aŭtenteco de la peco estas kontestata. Laŭ kelkaj, ĝi vere estis la mortotuko, en kiu oni volvis la korpon de Jesuo. Ili eĉ elpensis diversajn konjektojn pri ties pli frua historio; resume: ili opinias, ke la Mandiliono aŭ bildo aĥiropojeta (="ne farita de homa mano") konservita en Edeso estis la sama objekto, ke ĝi estis de la 10-a jarcento en Bizanco, (pri tiu evento bildo de Kodekso Skylitzis montras la imperiestron de Bizanco kisantan vizaĝon de Kristo aperanta sur longa faldita tuko), kaj ke ĝi estis ŝtelita dum la prirabado de Konstantinopolo en jaro 1204, kaj poste estis en posedo de Ĉampanja nobela familio, kies lasta heredantino donacis ĝin al princino de la Savoja dinastio, kie komenciĝas ĝia oficiala historio.)

Bildo sur la Manuskripto Pray el 1192 montras entombigon de Kristo, kie oni bildigas lian mortotukon kun formo de kvar punktoj, kiuj ekzakte korespondas al kvar truoj ĉeestantaj sur la mortotuko. (Laŭ kelkaj tiuj truoj konjekteble estiĝis dum ĝia restado en Konstantinopolo de kandelogutoj akcidente falintaj). Cetere en tiu bildo Jesuo estas prezentita nuda, kio neniam fariĝis antaŭe, kaj la manoj en la sama pozicio kiel sur la mortotuko.

la bildo sur manskribaĵo Pray
Pligrandigu
la bildo sur manskribaĵo Pray

Tamen skeptikuloj notas, ke neniel estas pruvite, ke la materialo estas la sama. La historio ĉiam montras al la 14-a jarcento. La tiama episkopo de Troyes, Pierre D'Arcis, atentigis la papon kontraŭ la fraŭdo, jam en 1389, kaj klarigis, ke lia antaŭulo, Henri de Poitiers, estis sukcesinta trovi la pentriston de la bildo. Tamen la papo, Klemento la 8-a, kiu estis parenco de la tiama proprietulo de la relikvo, silentigis sian episkopon, kaj permesis la pluan adoradon. La skeptikuloj asertas, ke la tuko estas falsaĵo, pentrita kiel maniero famigi novan preĝejon en la franca kamparo, ĉar estis tre tipa proceduro en tiuj mezepokaj jaroj la uzado de relikvoj de sanktuloj por altiri piulojn al novaj religiejoj.

Por alveni al interkonsento, en 1988 la Eklezio decidis organizi sciencan esploradon, per la uzo de datada teĥniko per Karbonono-14 datado
. Profesoro Tite de la British Museum (Brita Muzeo) aranĝis esploron de la tuko per radioizotopaj mezuroj. Ĝi konkludis, ke la tuko estis farita en la 13-a14-a jarcento, kaj tiel li ekskludis la teorion pri la antikva origino. De tiam la eklezio konsideras, ke la relikvo estas 'ikono', inda je adorado, sed ne historia pruvo. Sed ekde la datado komencis en kelkaj sektoroj novaj polemikoj pri la cirkonstancoj kaj valoro de la proceduro (vidu detaloj en la libro de andré cHERPILLOT), kaj fine Pro Tite me malsolidariĝis pri siaj komencaj asertoj kaj valideco de la Datado. en Pro tiuj, multaj pridubis la tiamajn mezurojn kaj ne akceptis la rezulton.

Krom tiu mezurado, la favorantoj de la vereco de la mortotuko bazas sin sur aliaj esploroj faritaj laŭ pluraj sciencaj kaj historiaj fakoj. Inter ili unu estis trovado de polenoj de plantoj, kiuj kreskis nur tie, kie Jesuo vivis, sed tio ne estas konkludiga; fakte la kredindeco de tiu trovado estas tre malalta: neniu kontrolis la prenadon de la polenoj, kaj la esploristo, Max FREI, jam ĉefrolis en aliaj fraŭdoj. Aliaj faktoj konsiderataj de favorantoj: teksad-texhniko uzita nur antaŭ la 7-a jarcento, spuroj de sango, malĉeesto de ia ajn spuro de farbo (la bildon produktas malhidratigo supraĵa de la fibroj), ktp.

En septembro 1989 Kongreso en Parizo, kaj en 1993 en Romo sciencaj kongresoj disvolviĝis pri la temo en Romo, la 18-an de junio ĝi rezolucie konkludis, ke la mortotuko estis aŭtenta, kaj ke la viro kiu estis envolvita en ĝi, se oni uzas saman verŝajnpotuloj kiel en prikrima serĉo, estis la tiel nomata Jesuo Kristo.

Tamen ĝis nun nuniu scienca pruvado sukcesis esti ĝenerale akceptata pri ties aĝo, nek pri ties aŭtenteco, nek pri ia falsado.

[redaktu] lastdataj esploroj

Favore al la partio de la vereco, en 2004 profesoroj de la Padova Universitato eldonis ĉe londona Fizika Instituo (Institute of Physics) artikolon pri esploro al la tuko per la plej avangarda tekniko, per kiu ili rimarkis novan palan vangoprofilon sur la dorsflanka parto de la tuko.

Same en 2004 usona kemiisto de esplorcentro Los Alamos, Raymond Rogers, analizis ĉeeston de vanilino, kiu estas malkompona laŭtempa rezulto de ignino en lino. Li konkludis: 1-e, ke la peco analizita per karbono-14 ne estis unu inter la pecoj mezepoke uzataj por ripari la tukon, 2-e en la mortotuko mem vanilino tute malaperis, kio signifas aĝon de eble 3 mil jaroj.

[redaktu] Esperante aperis:

Esperanta libro de André Cherpillod pri ĝi: "La neebla objekto", kie li detale ekzamenas la dosieron, historie, science kaj pri la freŝaj polemikoj. Kvankam li estas agnostikulo (nekredanto), li konkludas, ke la mortotuko estas aŭtenta, pro fasko de sciencaj kaj historiaj faktoj.

Itala esperantisto Luigi GARLASCHELLI publikigis itallingve diversajn studojn skeptikajn pri la vereco de la mortotuko.

Eksteraj ligoj:

Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al


Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com