Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Templanoj - Vikipedio

Templanoj

El Vikipedio

La templanoj aŭ templokavaliroj aŭ templana ordeno aŭ ordeno de la Templanoj (PIV)) estis la unua religia kavalira ordeno, kiu fondiĝis por defendo de la Sankta Lando. Ili unuigos en si mem la idealan nobelon (kavaliron) kun la monaĥo. La nomo templano aludas pri tio, ke al ili proponis la reĝo Balduin la 2-a parton de palaco kiel kvartalon, kiu estis konstruita laŭ la legendoj sur la grandmuro de la salomona templo. Ilia vera nomo estis Povra Kvalireco de Kristo el la salomona templo.

Enhavo

[redaktu] Historio

La fruaj eventoj de la templanoj ne estas kontente konstateblaj. La plej gravajn fontojn donas la ĉefepiskopo Wilhelm von Tyros, kiu cetere naskiĝis nur ĉ. 1130 kaj tiel ne estis samtempulo dum la fondiĝo.

[redaktu] Fondiĝo

La ordeno estis unuafoje menciita en januaro de 1128 (aŭ 1129) en kadro de koncilio de Troyes. Tie oni skribi pri fondiĝo jaro, kiu okazis antaŭ naŭjaroj, tiel oni plej ofte donas la fondiĝan jaron kiel 1119 (aŭ 1120).

Tiutempe, Jerusalemo estis celo por multaj pilgrimanto kaj aventuristo el Eŭropo. Baldaŭ post la unua krucmilito la marvojo estis libera por ili, sed la landinternaj vojoj ne estis tiel sekuraj.

La ordeno estis fondita plej verŝajne far Hugo von Payens en Jerusalemo. Ili ĵuris –krom la "kutimaj" povreco, ĉasteco kaj obeemo- anakŭ je la defendo de la pilgrimantoj. La fondintoj estis krom Hugo von Payens: Gottfried von Saint-Omer, Andreas von Montbard (onklo Bernhards von Clairvaŭ), Gundomar, Gudfried, Roland, Payen von Montdidier, Gottfried Bisol kaj Archibald von Saint Amand.

La frua nomumo de la ordeno estis Paupere Militie Christi (Povra Kavaliro de Kristo).

Ekde 1118 Balduin la 2-a estis reĝo de Jerusalemo. Li transdonis en 1119 al la templanoj parton de palaco kiel kvartalon, kiu estis konstruita laŭ la legendoj sur la grandmuro de la salomona templo (la reĝo mem translokiĝis al la novkonstruita palaco ĉe la Davida turo). La vera nomo de la templanoj estis Povra Kvaliro de Kristo kaj la salomona templo de Jeruselemo (Pauperes commilitones Christi templique Salomonici Hierosalemitanis).

En la jaro 1125 aniĝis en la ordeno la grafo Hugo von der Champagne, kiu estis amiko de abato Bernhard von Clairvaŭ. Bernhard estis unu el la plej gravaj religiuloj de siatempo. Post komenca skeptikeco, li ekde 1129 forte apogis la templanan ordenon kaj la duan krucmiliton.

En 1127, Hugo von Payens reveturis kun 5 aliaj fondintoj al Eŭropo, por varbi novajn anojn kaj por donacoj (ili ricevis multajn bienojn).

En januaro de 11281129 okazis en Troyes koncilio, kiam la partoprenantoj surskribis la ordenajn regulojn. Poste kreskis la nombro de aniĝoj kaj donacoj.

La 29-n de marto de 1139, la organizo de templanoj estis konfirmita per buleo "Omne datum optimum" far Inocenco la 2-a kaj metis la ordenon direkte sub la Papon. Tiel ili iĝis preskaŭ netuŝeblaj. Ili estis tiel ne nur liberaj pri imposto, sed ili rajtis kolekti eĉ mem la impostojn. Krom tio ili rajtis pruntedoni monon kontraŭ rentumo, kio estis malpermesita por aliaj kristanoj. La templanoj komencis koncentri baladaŭ pli kaj pli pri la negocoj, kio finfine iĝis parto de ilia fatalo.

[redaktu] Aktivado de templana ordeno

La unua milita partopreno ĉe sieĝo ĉe Damaskus en 1129, finiĝis kun fiasko. Multaj, eble plimulto de la templanoj mortis en la batalo. Pli poste oni plenis la vicojn kaj ili partoprenis en plimulto de la militiroj ĝis fino de Outremer en 1291. Kiel la aliaj ordenoj, restis la templanoj sendependaj de Reĝlando de Jerusalemo kaj havis memstaran politikan forton.

Post falo de Akko, post perdo de la Sankta Tombo ili translokiĝis al Kipro, sed plimulto revenis en Eŭropon en Francion, kie la ordeno havis la plej multajn bienojn.


La interna ĥierarkio de la templanoj:

  1. Kavaliro plej ofte nobelulo kun blanka mantelo kaj tri ĉevaloj je dispono.
  2. Serĝanto (sarjanz de mestier) aŭ servantaj fratoj portis brunan aŭ nigran mantelon kaj rajtis pri unu ĉevalo.
  3. Kaplano prizorgis la religian vivon.
  4. Varleto portis brunan mantelon
  5. milites ad terminum estis helpantaj kavaliroj ĉe fratoj.
  6. Turkopolen servis la templanojn kiel solduloj. Temas pri kristanoj el la Sankta Lando, kiuj batalis laxu saracena metodo.
  7. fratres ad succurendum estis laikuloj.
  8. Donates (Donacanto)
  9. Confratres materialaj priservantoj de la ordo

Ĉepinte staris la elektita grandmajstro. Post li sekvis:

  • grandkomandanto (commendator) kontrolis la ordenon
  • grandmarŝalo, kontrolis la armilojn.
  • grand-hospitalisto, kies agada tereno estis la ordenaj malsanulejoj.
  • grandvestisto, respondecis pri vestoj.
  • financisto respondecis pri financaj aferoj.

[redaktu] Grandmajstroj de 1118 ĝis 1314

  1. Hugues de Payens (1118/19) † 24-a de majo 1136)
  2. Robert de Craon (junio de 1136 † 13-a de januaro 1147)
  3. Everard des Barres (januaro de 1147 † 1174, retiriĝo en 1151, poste monaĥo en Clairvaŭ)
  4. Bernard de Tromelai (1151 † 1153)
  5. André de Montbard (1153 † 1156)
  6. Bertrand de Blanquefort (1156 † 1169)
  7. Philippe de Milly 1169 † 1171, retiriĝo komence de 1171)
  8. Eudes de Saint-Amand (1171 † 1179)
  9. Arnau de Torroja (1179 † 1184)
  10. Gérard de Ridefort (1184 † 1189)
  11. Robert de Sablé (Ende 11891193)
  12. Gilbert Erail (februaro 1193 † 1200)
  13. Philippe de Plessiez (Anfang 12011209)
  14. Guillaume de Chartres (12101218)
  15. Pedro de Montaigu (1219-1232)
  16. Armand de Périgord (1232 † 1244)
  17. Richard de Bures (1244-1247)
  18. Guillaume de Sonnac (1247 † 1250 en batalo de Mansurah)
  19. Renaud de Vichiers (1250 † 1252)
  20. Thomas Bérard (1252 † 1273)
  21. Guillaume de Beaujeu (1273 † 1291 en Akkon)
  22. Thibaud Gaudin (1291 † 1292)
  23. Jacques de Molay (1292 † 1314 en Parizo)

[redaktu] subeniro

La templanoj havis gravan financan kaj sendependan imperion, kiu iritis la francan reĝon [Filipo la 4-a (Francio)|Filipon la 4-an]] (Filipo la bela). Li estis eĉ en ŝuldo al la templanoj.

En 1305 estis akuzitaj la templanoj je herezo (prikraĉo de la kruco trifoje dum la akcepta ceremonio kaj neo releviĝo de Kristo) kaj je sodomio. La papo dependis tiutempe de la franca reĝo, tiel la templanoj staris antaŭ malluma estonto. Filipo atingis ĉe la – el Francio venanta – Papo Klemento la 5-a malfondon de la de la templana ordeno en 1312.

La 13-an de oktobro en 1307, vendredo, oni arestis ĉiujn komandantojn dela templanoj (kaj grandan parton de la servantaj fratoj) en Francio. La samtempa kaj abrupta aresto trafis surprize. Centojn trafis la inkviziciaj troturoj, kaj falŝaj atestantoj certigis la mortan juĝon. La grandmajstro Jacques de Molay konfesis ĉion je torturo, sed la inkvizicia proceso daŭris 7 jarojn kaj finiĝis per juĝo pri mortpuno.

La 22-an de marto en 1312 malfondis la ordenon la papo Klemento la 5-a sur koncilio de Vienne (Francio) sub premo de Reĝo Filipo la 4-a . La 19-an de marto en 1314 estis murdita kun Geoffroy de Charnay en Parizo per bruligo. La posedaĵoj - post elpreno de la procedaj kostoj - estis transdonitaja al la Johanitoj. la procedaj kostoj estis konstatitaj en nekredeble granda sumo dise en Exuropo.

[redaktu] Post la malfondo

La templanoj estis konkurantoj ankaŭ por la eklezio ankaŭ por la ŝtato.

En 1319 fondis la reĝo Dionysius en Portugalio la ordenon de Kristkavaliroj (Kristordenoj). La posedaĵoj kaj la regularo de la tempalnoj transiris al la novfondita ordeno "kavaliroj de Kristoi", kiu eĉ ricevis papan konfirmon. Multaj rifuĝintaj templanoj aniĝis tie.

[redaktu] Sigelo, ŝildo kaj flago

Rekona marko de la ordeno estis la komence la blanka mantelo super blanka habito. Pli poste (1147) aperis la ruĝa kruco sur la mantelo super la maldekstra ŝultro.

La sigelo montras du ekipitajn, rajdantajn kavalirojn sur unu ĉevalo. Ĝi devas evrŝajne celi pri la komenca povreco de la ordeno aŭ pri frateco.


Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com