Max Planck
El Vikipedio
Sciencisto > Max PLANCK < Fiziko
Max (Karl Ernst Ludwig) PLANCK [maks plank] (naskiĝis je la 23-a de aprilo 1858 en Kijlo, mortis je la 4-a de oktobro 1947 en Göttingen) estis germana fizikisto.
Li studis fizikon en Munkeno kaj Berlino kaj doktoriĝis en la jaro 1879 pri termodinamika temo. Post kelkaj jaroj kiel docento en Munkeno, li en 1885 fariĝis profesoro pri fiziko en Kijlo, kaj poste (1889 - 1928) li okupis samspecan pozicion en Berlino. Li estis aktiva membro de diversaj sciencaj asocioj.
La plej grava scienca merito de Max Planck estas la evoluigo de la kvantumteorio, kiu fondis tute novan esplorkampon de la fiziko: la kvantummekanikon. En la jaro 1918 Max Planck gajnis la Premion Nobel de Fiziko.
[redaktu] Vidu ankaŭ jenon:
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- http://www.nobel-winners.com/Physics/max_karl_ernst_ludwig_planck.html
- http://dbhs.wvusd.k12.ca.us/webdocs/Chem-History/Planck-1901/Planck-1901.html
- http://www.nobelprizes.com/nobel/physics/1918a.html
- http://www.max-planck.mpg.de