Marburg
El Vikipedio
Geografio > Eŭropo > Germanio > Hesio > Marburg
Marburg [maburk] estas pitoreska germanaurbo apud la rivero Lahn - en la federacia lando Hesio kaj ties distrikto Gießen. La loka esperantistaro ĉiujare okazigas la renkontiĝon KISO.
Ĉiujare, aŭtune kaj printempe, pasas super la regiono dekmiloj da Gruoj en sia migradvojo inter Svedio kaj Hispanio (pri tio vidu ankaŭ Der kaj Ekstremaduro).
Enhavo |
[redaktu] Iom da statistiko:
Loĝantaro: proksimume 75.000
Situo: 50°49’ NO, 8°.46’ OR
Alteco: averaĝe 180 m super la marnivelo
Horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro)
[redaktu] Vidindaĵoj:
![]() |
- Elisabethkirche (preĝejo el la 13-a jarcento)
- Mineralogisches Museum (mineralogia muzeo)
- Universitato (fond. en la jaro 1527)
- Kastelo (13-a – 15-a jarcento)
[redaktu] Famaj personoj, kiuj vivis en Marburg:
- Sankta Elizabeto - patronino de la urbo
- Emil Von Behring - nobelpremiito pri medicino
- Gottfried Benn - poeto, precipe lirikisto
- la Fratoj Grimm
- Miĥail Lomonosov
- Boris Pasternak - rusa poeto, nobelpremiito
- Alfred Wegener - kreinto de la teorio pri la moviĝo de la kontinentoj, de la platotektonismo
- Christian Wolff - (1679 - 1754) profesoro, kreis la bazon de la germanlingva filozofia terminologio
[redaktu] Partneraj urboj:
Poitiers (Francio), ekde 1961
Maribor (Slovenio), ekde 1969
Sfax (Tunizio), ekde 1971
Eisenach (Germanio, Turingio), ekde 1988
Northampton (Britio) ekde 1992
Sibiu Rumanio), ekde 2005
[redaktu] Ligoj:
paĝoj de la urbo, germanlingvaj
militaj memorejoj en Marburg
paĝoj de la urba universitato, germanlingvaj
La Esperanto-Grupo de Marburg