Mao Zedong
El Vikipedio
MAO Zedong (ĉine 毛澤東 [maŭ cetung]) naskiĝis la 26-an de decembro, 1893, mortis la 9-an de septembro, 1976) estis la prezidento de la Komunista Partio de Ĉinio de 1935 ĝis sia morto. Sub lia estreco, ĝi fariĝis la reganta partio de Ĉinio pro ĝia venko dum la Ĉina Enlanda Milito kaj la establo de la Ĉina Popola Respubliko en 1949.
Mao prilaboris specon de ĉinigita marksismo-leninismo, konata kiel maoismo, kaj dum sia regado, li kolektivigis la agrikulturon sub la Granda Salto Antaŭen. Li forĝis, kaj pli malfrue rompis, aliancon kun Sovetunio kaj lanĉis la Kulturan Revolucion.
Mao estas vaste rekonita por krei plejparte unuiĝitan Ĉinion, kiu estis unuafoje libera de fremda dominado post la Opia milito, dum oni samtempe kritikis lin pro la malsatego de 1958–1961 kaj la violento de la Kultura Revolucio.
Oni kutime nomis lin Prezidanto Mao (毛主席, Mao Zhu-xi). Ĉe la apogeo de lia personeca kulto, Mao estis kutime konata kiel la "Kvar Grandaj": "Granda Instruisto, Granda Estro, Granda Ĉefkomandanto, Granda Stiristo (伟大导师,伟大领袖,伟大统帅,伟大舵手)".
[redaktu] Vidu ankaŭ jenon:
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- BBC 中国丛谈特辑(上)
- BBC 中国丛谈特辑(上)采访录音
- BBC 中国丛谈特辑(下)
- BBC 中国丛谈特辑(下)采访录音
- "Mao: The Unknown Story" on Amazon.com
- 開放出版社 《毛澤東:鮮為人知的故事》中文版
- 《毛澤東:鮮為人知的故事》 英文注釋
- http://artchina.free.fr/items/creasite.php?params=Mao%20Zedong_CATEGORY_0
- http://www.etext.org/Politics/MIM/classics/mao/index.html
- http://www.asiasource.org/society/mao.cfm
- http://www.etext.org/Politics/MIM