Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Linukso - Vikipedio

Linukso

El Vikipedio

Tux la Pingveno, simbolo de Linukso
Pligrandigu
Tux la Pingveno, simbolo de Linukso

Linukso (Linux) estas kerno de operaciumo, kiu estas retroprojektado de Unikso. En ofta uzado, "Linukso" temas pri kaj tiu kerno mem kaj la ĉirkaŭa programaro, inter ili la iloj de GNU, KDE, GNOME, Xfce, Openoffice.org, la Fenestra Sistemo X kaj multaj aliaj programoj. Pro tio, kelkaj, inter ili Richard Stallman kaj la projekto Debian, preferas nomi la tutan sistemon "GNU/Linux".

Enhavo

[redaktu] Historio

Verkita en 1991 de finna komputilstudanto (Universitato de Helsinki) Linus Torvalds kiel hobio kaj disvastigita laŭ la permesilo GPL, Linukso ŝtopis la ĝistiaman truon en la libera operaciumo GNU: manko de kerno, la centra programo kiu regas ĉiun malaltnivelan operacion de komputilo (tamen la oficiala GNU-kerno estas Hurd). La versio 0.01 aperis en septembro 1991 kaj 0.02 en oktobro 1991. Tiel ekeblis, se vole, tradukiloj per nur libera programaro. Poste aliaj liberaj kernoj kaj operaciumoj ekestis, sed Linukso restas la plej uzata kaj plej fama.

[redaktu] Teĥnike

Linukso akordas kun la uniks-normo Posikso, kaj plejparte rolas kiel kutima Unikso, kvankam ĝi ne devenas de la originala fonto de Bell Labs kiel la BSD-Uniksoj. Ĝi estas monolita kerno etendebla per moduloj.

Nuntempe Mikrosofto konsideras Linukson la ĉefa konkuranto kontraŭ ĝia operaciumo Vindozo.

[redaktu] Distribuaĵoj

La unua (historie) maniero por havi la tutan sistemon funkciantan estis havi la kodon de la programoj kaj kompili ĝin.

Sed ĉi tio povas esti granda problemo por homoj, kiuj ne povas konekti interreton, kiuj ne scias fari tion aŭ kiuj ne havas sufiĉan tempon. Por solvi tion ĉi, la plej ofta solvo estas ke iuj kolektas aron da programoj, kiujn ili opinias oportunaj, kaj ĝin vendas, disdonas per gazetoj aŭ permesas elŝuti ĝin. Tio nomatas 'distribuaĵo'.

Ekzistas multaj distribuaĵoj, vidu:

[1] Linuksaj distribuaĵoj

[redaktu] Dosieraj Sistemoj

Linukso toleras multajn dosierajn sistemojn:

Portopunktado (ang. journaling) estas moderna maniero fari dosierajn sistemojn. Per portopunkteco oni povas eviti multajn erarojn sur la disko.

[redaktu] Komunumo

Ekzistas multaj asocioj pri linukso tra la mondo. Ĝenerale, oni nomas ilin "LUG" (Linuks-Uzantoj Grupoj) (angle: Linux Users Group). La celo estas disvastigi Linukson kaj la liberajn programojn pere de renkontiĝoj, instalado de Linukso, helpo al novuloj k.t.p. Multaj asocioj ekzistas en la reto pere de regionaj asocioj (vidu la vorton LUG en via lingvo). Ekzistas projekto por fondo de asocio "LUG-Esperanto" ĉe Projekto por LUG-Esperanto.

[redaktu] Vindozaj programoj en linukso

Multaj uzantoj de komputiloj alkutimiĝas al vindozaj programaroj. Vindozaj programaroj ne rekte funkcias en linuksa sistemo. La plej simpla solvo estas Wine, kiu estas libera, kaj la programoj Crossover Office (transigata oficejo) kaj Cedega. Tiuj programoj igas la vindozan programaron kompatibila per reimplementado de la Vindoza API en linukson. Multaj programaroj povas funkcii tiel rapide kiel en vindozo, kaj kelkfoje eĉ pli rapide. La fortaĵo de ĉi tia solvo estas, ke la programaroj ne devigas instaladegon de vindozo, kaj tial ankaŭ ne licenson. La malfortecoj estas, ke ĝi nuntempe ne estas 100%e kompatibila sistemo.

Alia ebleco estas Win4Lin, la komerca programaro kiu konvertigas la Vindozajn API-bibliotekojn tiamaniere ke ĝi funkcias sen reimplementado. Tio devigas ke Vindozo estu instalita, ne kiel operaciumo, sed kiel programaro en linukso. Tielmaniere vindozo funcias fenestre kaj tra tiu fenestro funcias ĉiuj vindozaj programaroj.

Tria alternativo estas virtuala maŝino, en kiu oni emulas tutan komputilon sub linukso. La malfortaĵo de emulado estas, ke oni riskas malpli rapidan sistemon. Oni ankaŭ devas instali vindozon. Vindozaj programoj, kiuj funkcias je ĉi tiu solvo, ne povas integriĝi sur la labortablo. Ekzemple oni ne povas kopii tekston el vindoza programaro al linuksa programaro aŭ inverse.

[redaktu] Vidu ankaŭ

[redaktu] Eksteraj ligiloj

Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al
Linukso sub la gloso Category:Linux


Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon.


Ĉi tie estas aldonaj eksteraj ligiloj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn eksterajn ligilojn kaj metos ilin en la artikolon.
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com