Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Vindozo - Vikipedio

Vindozo

El Vikipedio

Komputiko > Operaciumo > Vindozo


Emblemo de Vindozo
Pligrandigu
Emblemo de Vindozo

Vindozo (de la angla Windows, "fenestroj") estas serio de plurtaskaj operaciumoj produktataj fare de Mikrosofto. Ili plejparte estas destinitaj por personaj komputiloj (PC) ekipitaj per procesoroj Intel-kongruaj; la kombinon de tiu ĉi aparataro kaj de la sistemoj Mikrosofto Vindozo oni iam nomas Vintelo. Vindozo estas la plej vaste uzata operaciumo en la mondo.

La unua versio de Vindozo estis enkondukita en la jaro 1985, kiam ĝi estis nura grafika uzantinterfaco por la tiam populara operaciumo MS-DOS. Ekde tiam aperis pliaj versioj. La unua vere disvastiĝinta estis la versio 3 (1990), ĉe kelkaj malnovaj komputiloj ankoraŭ estas uzata la versio 3.11 (1992). Poste apartiĝis Vindozo NT kiel jam memstara operaciumo, dume Vindozo 95 fariĝis pro la granda progreso ekde la lasta versio grava paŝo antaŭen. Per ĝia plibonigo aperis Vindozo 98, ankoraŭ nun sufiĉe vaste uzata operaciumo. Vindozo 2000 estis daŭrigo de la NT-serio. Kvankam ĝi enhavis kelkajn funkciojn prenitajn de la versioj naŭdekkelkaj, tiuj iĝis sekvitaj per eldono de Vindozo ME. La plej lasta versio, Windows XP, eldonita en 2001, estis kreita surbaze de Vindozo 2000; la serio naŭdekkelka estas ne plu disvolvigota.

Krome ekzistas ankoraŭ versio Vindozo CE por poŝkomputilo (en la angla 'PDA') kaj aliaj porteblaj aparatoj.

Enhavo

Versioj de Vindozo

La termino Vindozo aludas al multaj generacioj da produktoj kiujn oni povas klasifiki laŭ operaciuma medio:

16-bita medio

Lau fruaj versioj de Vindozo nur estis MS-DOS programoj, kiuj provizis grafikan uzantinterfacon inter la uzanto kaj la suba MS-DOS servoj, kiel servoj aŭ traktiloj por la klavaro, muso, dosiersistemo, kaj printiloj. Vindozo estis supera al MS-DOS, provizante grafikajn servojn, kaj normigante la fasadon de programoj verkitaj por Vindozo, anstataŭante nefacilajn komandliniajn interfacojn. Malsame al MS-DOS, Vindozo havis neprioritatan vicigilon por samtempa plurtaskado de pluraj programoj. Finfine, oni realigis programan sistemon de memor-regado, kiu permesis al la GUI ruligi programojn pli grandajn ol la disponebla memoro, aŭ la 64 k-bita MS-DOS limigo. Ekzemploj inkuzivas Vindozon 1.0 (1985) kaj Vindozon 2.0 (1987).

Hibrida 16/32-bita medio

Vindozo/386 utiligis 32-bita protekta reĝimo en sia kerno kaj virtuala maŝino. Dum Vindoza seanco, ĝi permesis virtualajn konektadojn por la disk adaptilo, videokarto, klavaro, muso, ktp. Tiel, ĝi eblis plurkaskadon de MS-DOS medioj per interrompe ŝanĝi inter la variaj taskoj. Vindozo 3.0 (1990) kaj Vindozo 3.1 (1992) plibonigis la serion, pro virtuala memoro kaj ŝarĝebla peliloj (VxD-oj) kiuj permesis multajn programojn uzi la samajn rimedojn. Plej grave, Vindozo eblis Vindozaj aplikoj funkcii en speciala sekcio da memoro, kiu iomete protektis sin mem kaj aliajn programojn. Plie, Mikrosofto ankaŭ rekodis kritikajn operacierojn el C programlingvo al asembla lingvo, kiu malpligrandigis kaj rapidigis la kodon.

16/32-bita operaciumo

Pro la enkonduko de 32-bita dosieratingo en Windows for Workgroups 3.11, Vindozo eblis finfine eviti DOS por dosiero-administrado. Pro tio, Vindozo 95 enkondukis Longaj Dosiernomoj kaj permesis plenan 32-bitan operacion. MS-DOS tiam estis kunpakigita kun Vindozo, kiu permesas iom da interoperacio. Tamen, iuj programoj el aliaj firmaoj ne funkciis kun la nova platformo. Ekzemploj da ĉi tiu serio estis Vindozo 95, Vindozo 98, kaj Vindozo ME.

Plena 32-bita operaciumo

Ĉi tiu serio estis farita por firmaecaj komputiloj sen MS-DOS. La unua eldono estis Vindozo NT 3.1 (1993) elektita por samigi la norma Vindozo-versio de tiam, kaj superigi la versio-numeron de OS/2 2.1 de IBM. Ekzemploj de ĉi tiu serio estas Vindozo 2000 kaj Vindozo XP.

Plena 64-bita operaciumo

Interfaco

Populareco

Sekureco

Dum multaj jaroj sekureco estis (kaj daŭras esti) grava malforteco de Vindozo. Pro la disvastigata uzado de Vindozo, multaj kodrompistoj celis Vindozajn sistemojn, anstataŭ la pli malofte uzataj operaciumoj kiel Linukso, Unikso, Mac OS X, ktp (kvankam, tialaj sistemoj neniam estas imunaj). Plejparte, ne-Vindozaj operaciumoj estis desegnitaj por plur-uzantaj kaj retokapablaj medioj, kaj ne havas multajn sekurecajn problemojn. Kontraŭe, origine oni desegnis Vindozon por facila uzado sur unu-uzanta PC sen reta konektilo, kaj pro tio, sekurecaj funckioj ne estis enkonstruitaj ekde la komenco.

Iuj opinias, ke Vindozo estas atakita pli ofte ol la aliaj operaciumoj, ĉar ĝi estas la plej domina labortabla operaciumo. Aliaj, ke malbona programa desegno fariĝas el ĝi facilan celon. Mikrosofto publike agnoskis ĝiajn sekurecajn problemojn kun Vindozo, frue en ĉi tiu jarcento. Lau ĝia presa deklaro, Mikrosofto nun rigardas sekurecon kiel gia plej grava farendaĵo. Proksimume ĉiumonate Mikrosofto eldonas (rete) sekurecajn flikilojn, kiuj aŭtomate meminstalas, se la uzanto jam ebligis la Windows Update funkcion.


Eksteraj Ligiloj

Anglalingve

• Oficiala retejo de Mikrosofta Vindozo
• Vindoza historia tempo-linio el Mikrosofto

Francalingve

• Oficiala retejo de Mikrosofta Vindozo
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com