Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Leonardo Torres Quevedo - Vikipedio

Leonardo Torres Quevedo

El Vikipedio

Leonardo TORRES QUEVEDO (Santa Cruz de Iguña, Kantabrio, 28-a de decembro de 1852- Madrido, 18-a de decembro de 1936). Inĝeniero kaj esploristo hispana.

Leonardo Torres Quevedo naskiĝis en Kantabrio, sed loĝis de infanaĝo en Bilbao; li studis inĝenierion en Parizo kaj Madrido.

Li baldaŭ dediĉis sin al la esplorado kaj elpensado de novaj maŝinoj. Liaj ĉefaj celoj estis jenaj:

Enhavo

[redaktu] Aviado

Torres-Quevedo elpensis kaj patentis modelon de direktigebla balono, laŭ koncepto malsama al la famaj zepelinoj, ĉar liaj estis duonrigidaj. La koncepto estis provita kaj uzita internacie, kvankam la modelo de Zeppelin havis poste pli da sukceso.

En liaj esploroj kunlaboris kun li la aviadisto Emilio Herrera, en la teĥnika altlernejo kiun tiu ĉi gvidis.

[redaktu] Aera transportilo

La Spanish Aerocar, super la Niagara Akvofalo.
Pligrandigu
La Spanish Aerocar, super la Niagara Akvofalo.

Torres multe laboris en la konstruado de pendaj transportiloj, en Hispanio kaj aliaj landoj. Lia plej fama verko estas la transportilo super la Niagara Akvofalo en Kanado, la Spanish Aerocar, konstruita en 1916 kaj ankoraŭ funkcianta nuntempe.

[redaktu] Telekontrolo

Alia invento estis la maŝinoj kontrolitaj el la distanco. Li prezentis sian Telekino en la Akademio de Scienco de Parizo en 1903, kaj ĝin patentis. La plej fama modelo siatempe estis malgranda boato, naviganta en la maro ĉe Bilbao, funkciigata el la bordo, kiun li prezentis en 1906.

[redaktu] Aŭtomataj kalkulmaŝinoj

Torres Quevedo inventis diversajn maŝinojn por kalkulado, kaj li estis unu el la pioniroj en tiu fako.

Lia plej konata aparato estis la maŝino por ludi ŝakon, la unuan en sia tempo. Tre simpla kaj limigita (nur ludis la du reĝoj kaj unu turo), ĝi tamen kapablis fini la matĉon, kaj estis la unua tute aŭtomata ludmaŝino de tiu tipo. Ĝi estas ankoraŭ videbla en madrida muzeo.

[redaktu] Aliaj agadoj

Leonardo Torres Quevedo inventis kaj patentis multajn aliajn maŝinojn, kvankam tre malmultaj el ili estis praktike uzitaj en la momento, interalie pro la nesufiĉo de la industria disvolvado de la tiutempa Hispanio.

Li estis prezidanto de la hispana Akademio de Sciencoj, membro de la pariza, kaj ano de la hispana Akademio de la Hispana Lingvo. Li estis unu el la anoj de la Komitato por Intelekta Kunlaborado de la Ligo de Nacioj.

[redaktu] Esperantista agado

Torres Quevedo aktive rilatis al Esperanto. Lia plej konata agado estis la apogo por la alpreno de Esperanto en la Ligo de Nacioj, kiun li proponis al la citita Komitato por Intelekta Kunlaborado.

Li ankaŭ partoprenis en la Internacia Konferenco por Aplikado de Esperanto en la Sciencoj, kie li reprezentis la hispana registaron, kun Emilio Herrera kaj Vicente Inglada Ors.

Li estis membro ankaŭ de la Hispana Esperanto-Instituto, kiu grupigis elstarajn apogantojn de la internacia lingvo, kvankam lia agado en ĝi estis nur simbola.

[redaktu] Eksteraj ligoj

•  http://personal.telefonica.terra.es/web/tdb/torresquevedo.htm Artikolo en la hispana pri la rilato de Torres Quevedo al Esperanto
•  http://www.cs.us.es/~perer/publicac/ltq/leonardo.html
•  http://www.twoworldsunited.com/education_spain.html programo
•  http://cantabria.galeon.com/Biografias/CarpT/TorresQuevedo/TorresQuevedo.htm (hispane)
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com