Léon
El Vikipedio
Léon | |
Dosiero:Bildo.jpg | |
Fotopiedo | |
Originala Titolo: | Léon |
Produktadlando: | Francio |
Filmita en: | Usono |
Originala Lingvo: | Angla |
Kina Aperdato: | 14-a de septembro 1994 |
Daŭro: | 1h50 (longa versio : 2h16) |
Ĝenro: | Murdaro, Dramo |
Buĝeto: | 115.000.000 Franca Franko |
Reĝisoro: | Luc Besson |
Scenaro: | Luc Besson |
Laŭ la verko de: | --- |
Produktisto: | Patrice Ledoux |
Muziko-eldonisto: | Éric SERRA |
Laboratorio kaj Optikaj efektoj: | --- |
Produkto: | Gaumont International |
Distribuo: | Colombia Pictures |
Léon (ankaŭ nomata : Léon, la profesiulo) estas franca filmo kies filmadlingvo estis la angla kaj kies filmadloko estis Novjorko. Reĝisorita de Luc Besson, la filmo aperis en 1994 kaj diskonatigis tutmonde unu el la plej fama franca reĝisoro. La filmo povas ankaŭ esti konsiderata kiel ia refariĝo en la angla de la antaŭa filmo de Besson, Nikita, kiu same temas pri murda profesio kvankam la du scenaroj draste diferencas.
Enhavo |
[redaktu] Komenco
Atentu: Kio sekvas, malkaŝas la intrigon de la rakonto.
Léon vivas en Novjorko. Inter siaj multraciaj kaj multnombraj loĝantoj, la urbego ankaŭ kaŝas apartaj uloj, kiel Léon : Li ne scias legi, nek skribi. Li loĝas en konstruaĵo kie li zorge strebas eviti ĉies atenton. Sia unika amiko estas verda planto ke li ĉiutage metas sub la sunradioj. Li trinkas glaso da lakto ĉiumatene antaŭ iri labori... sed fakte, kion faras Léon? Li estas dungita murdisto. Diligentege, organizite, profesie, malvarme, kviete, li plenumas tagon post tago sian taskon, sen ia ajn malglataĵon de sia alveno de Italio.
Sed iam, malglataĵon okazas. Revenante de komisio, Léon interŝtupare renkontpasas Mathilda, sametaĝa najbarino kiu aĝas 14. Ŝi fumas sekrete kaj demandas al Léon ne denonci ĝin al sia patro. Tion Léon rapide promesas antaŭ peli sin al sia apartamento. Léon rapide malkovras ke la familia situacio de Mathilda ne estas laŭreva : la patro batadas sian infanojn kaj evidente implikiĝas en suspektinda afero kun la ĉefa policisto, STANSFIELD. Iu mateno, STANSFIELD alvenas kun sia teamo kaj pro narkota malkonsento, amasbuĉas la tutan familion per pafilegoj. Mathilda, kiu dumtempe butikumis ekstere revenas kiam la policistoj estas ĉe l' freŝa faro. Sen alia elekto sub minaco de morto, ŝi frapas la pordon de Léon...
[redaktu] Ĉefrolantoj
- Jean Reno : Léon
- Natalie Portman : Mathilda
- Gary Oldman : Norman Stansfield
- Dany Aiello : Tony
- Peter Appel : Malky
- Michael Badalucco : La patro de Mathilda
- Ellen Greene : La patrino de Mathilda
- Elizabeth Regen : La fratino de Mathilda
- Carl J. Matusovich : le eta frato de Mathilda
- Frank Senger : Fatman
- Lucius Wyatt Cherokkee : Tonto
[redaktu] Anekdotoj
- La filmo lanĉis la frua kariero de Natalie Portman kiu poste rolos en Star Wars.
- La aktoro Samy Naceri kiu poste fariĝis fama dank'al la komedia trilogio Taxi havis etan rolon en la filmo kiel maskita policisto de la SWAT.
- Mathilda enskribiĝas en la hotelo kun la pseŭdonimo MacGuffin. Ĝi estas evidenta referenco al la koncepto uzata de Alfred Hitchcock.
[redaktu] Eksteraj ligoj
Filmojn direktis Luc Besson |
---|
Le Dernier Combat | Subway | Le Grand Bleu | Nikita | Atlantis | Léon | Le Cinquième Élément | Johana de Arko | Angel-A | Arthur et les Minimoys |