Analfabeto
El Vikipedio
Analfabeto estas homo, kiu scias nek legi nek skribi, ĉar tiu persono partoprenis eĉ ne elementan lernejan instruadon.
Kaŭzo povas esti nesufiĉa inteligento pro malsano aŭ denaska difekto, sed plej ofte la sociaj vivkondiĉoj obstaklas vizitadon de lernejoj. Tio koncernas ĉefe la t.n. trian mondon, kie la homoj malsatas, zorgo pri nutraĵoj estas por ili primara, dum lerneja edukado nur sekundara problemo. Ekzistas ankaŭ gentaj tradicioj, kiuj malpermesas kleriĝon al virinoj aŭ al anoj de malsuperaj kastoj.
Unesko kaj aliaj internaciaj organizoj entreprenas tutmondan kampanjon kontraŭ la analfabeteco, por kio servas diversaj afabetigaj projektoj kaj programoj. Unu el eksperimentoj okazas en Afriko pere de Esperanto kiel lingvo kun fonetika ortografio, sekve kun facile instruebla alfabeto.
La malrapideco de disvastigo de alfabeteco en la antikva mondo. La malhelbluaj areoj estis alfabetaj en ĉirkaŭ la 24-a jarcento a.K.. La malhelverdaj areoj estis alfabetaj ĉe ĉirkaŭ 14-a jarcento a.K.. La helverdaj areoj estis alfabetaj en ĉirkaŭ 4-a jarcento a.K.. Noto ke aliaj Aziaj socioj estis alafabetaj en tiuj tempoj sed ili estas ne inkluzivitaj en ĉi tiu mapo. Noto ankaŭ ke eĉ en la kolorigita regionoj, alfabeteco estis kutime limigita al elito. |
[redaktu] Vidu ankaŭ jenon:
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- http://nces.ed.gov/NAAL
- http://www.theliteracysite.com
- http://www.nifl.gov
- http://www1.oecd.org/publications/e-book/8100051e.pdf
Ĉi tie estas aldonaj eksteraj ligiloj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn eksterajn ligilojn kaj metos ilin en la artikolon. |
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.