Arthur et les Minimoys (filmo)
El Vikipedio
Arthur et les Minimoys ("Arturo kaj la Minimoj") estas franca filmo de Luc Besson publike aperinta la 13-an de decembro 2006 en Francio.
Enhavo |
[redaktu] Rakonto
La aventuroj de Arthur, dek-jarojn aĝa knabo, trapasanta ferion ĉe sia avino, minacata de forpelo fare de malbona dom-konstruisto. Ĉi tiu infano provos malkovri la sekreton de avo Archibald, mistere malaperinta, kiu povus konduki lin al grandega trezoro.
Iu minimoy nomita Bétamèche, malgrandega kreitaĵo kovrita de lentugoj, kun pintaj oreloj kaj blu-okula, enkondukos Arthur-on en mirindan mondon.
Transformita en minimoy-on, li enamiĝos al Sélénia, fratino de Bétamèche, ĉarma princino de la miniatura popolo, kaj batalos kontraŭ la terura malbenita Maltazard kaj lia malbona filo, Darkos, kiuj minacas tiun fantastan reĝlandon...
[redaktu] Teĥnikaj detaloj
- Franca titolo: Arthur et les Minimoys
- Angla titolo: Arthur and the Minimoys aŭ Arthur and the Invisibles
- Reĝisoro: Luc Besson
- Scenaro: Luc Besson laŭ originala ideo de Céline Garcia
- Laŭ la verko de: Luc Besson
- Arta direktoro: Patrice Garcia
- Vid-efektoj: Buf Compagnie
- Muziko: Éric Serra
- Dekoracio: Hugues Tissandier
- Produktoro: Luc Besson por EuropaCorp (Francio)
- Originalaj lingvoj: franca, angla
- Aperdato: 13-a de decembro 2006 (Francio)
- Buĝeto: 65,200,000 Eŭroj
[redaktu] Rolularo
[redaktu] Usonaj roluloj
- Freddie Highmore: Arthur
- Mia Farrow: avino de Arthur
- Toinette Laquière: movoj de Princino Sélénia
- Madonna: voĉo de Princino Sélénia
- David Bowie: voĉo de Maltazard
- Snoop Dogg: voĉo de Max
[redaktu] Francaj roluloj
- Mylène Farmer: voĉo de Sélénia
- Cartman: voĉo de Bétamèche
- Alain Bashung: voĉo de Maltazard
- Rohff: voĉo de Max
- Marc Lavoine: voĉo de Darkos
- Cut Killer: voĉo de DJ Easy Low
[redaktu] Internaj ligiloj
[redaktu] Eksteraj ligiloj
Filmojn direktis Luc Besson |
---|
Le Dernier Combat | Subway | Le Grand Bleu | Nikita | Atlantis | Léon | Le Cinquième Élément | Johana de Arko | Angel-A | Arthur et les Minimoys |