Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Kontraŭreformacio - Vikipedio

Kontraŭreformacio

El Vikipedio

Oni nomas kontraŭreformacio la reakcion de la katolika eklezio al la disvastiĝo de la reformacio en la 16-a jarcento (ekde ĉ. 1540). La kontraŭreformacio baziĝis sur firmigo de la eklezia strukturo kaj instigo de la religia kredo.

Metodoj:

  • rekatolikigo en protestantaj teritorioj (tio daŭris ĝis la 18-a jc.)
  • diplomata, ŝtata premo kaj ideologia firmeco
  • baroka preĝejkonstruo, teatra ludo
  • monaĥaj ordenoj kiel jezuitoj (fondita en 1534)

[redaktu] Evoluo de la kontraŭreformacio

La unua reprezentanto de la kontraŭreformacio estis la Jezuita ordeno fondita en jaro 1534 de Ignatius von Loyola. La Jezuitoj – apogitaj de papo Gregor la 13-a – grave partoprenis en la eŭropa kontraŭreformacio.

La elirpunkto estis la Koncilio de Trident (de 1545 ĝis 1563 kun interrompoj), kio akcentis la dogmajn kaj liturgiajn diferencojn al la protestantismo kaj samtempe forigis la plej gravajn mankojn en la tiama eklezio (ekz. reformado de la pastroinstruado kaj ĉesigo de prebendo (rento alligita al eklezia titolo) kaj de misuzo de indulgenco (pekpardono)). Tiel oni samtmpe provis limigi la eblecojn de la protestantismo por atakoj.

La gvidanta forto de la kontraŭreformacio estis en Eŭropo la papo kaj la Habsburgoj. Ili atingis longtempajn sukcesojn en Francio, Pollando, sur la teritorio de la Habsburgoj. La ideologio firmigis la monarkiojn. Ĉar la kontraŭreformacio devis lukti ankaŭen kulturo, ĝi efikis ankaŭ je la evoluo de la kulturo kaj arto.

En la Germana Imperio donis la bazon de la kontrareformacio la religia paco de Augsburg de 1555 kun la decido, ke ĉiu bienulo rajtas decidi pri konfesio de sia servutulo. La unua pinto estis la kolonja episkopeja milito en 1583, post kio la kolonja episkopa sidejo kaj la apartenanta princlando rekatolikiĝis.

La kontraŭreformacio en la habsburga imperio okazis pli akre, perforte.

La kontraŭreformacio finiĝis post tridekjara milito en 1648 preskaŭ ĉie en Eŭropo, krom Hungario, kie ĝi daŭris iom plu pro la truka okupado eĉ en la 18-a jc. (post forpelo de la turkoj). En Hungario la kontraŭreformacion realigis la jesuitoj kaj ties hungara ano Pázmány Péter. Li estis ekde 1616 ĉefepiskopo de Esztergom kaj ellaboris la ideologion de la kontraŭreformacio: li ligis la sorton de Hungario al la Maria-kulto kaj restarigis la gvidantan rolon de la katolika eklezio. Li fondis pastroinstruejon en 1619 en Nagyszombat (ĉi tie ekde 1635 funkciis eĉ universitato), en 1623 en Vieno (Pazmaneum). Pázmány atingis la rekatolikiĝon de la ĉefnobeloj.

Dum la regado de Lipot la 1-a, la habsburgoj uzis perforton por la rekatolikigo (post la komploto de Wesselényi 1670-71). En 1673-74 oni citis la protestantajn predikatorojn antaŭ eksterordinaran juĝejon. Kiuj obstine eltenis apud sia konfeso, forvendis al galero.

En 1731 aperis la Carolina Resolutio en Hungario, kiu limigis la politikajn kaj religiajn rajtojn de la reformantoj (ili ne rajtis pri oficistiĝo).

Francio: hugenotoj, Edikto de Nantes, Edikto de Fontainebleau, edikto

[redaktu] Rete

[redaktu] Vidu ankaŭ jenon:

Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com