Kondensatoro
El Vikipedio
Kondensatoro estas elektroteknika elemento, speciale farita por havi kapacitancon.
Pro la kapacitanco ĝi entenas relative malgrandan, sed signifan kvanton da elektra energio.
Ĉefaj parametroj de kondensatoro estas:
- Nominala kapacitanco;
- Ebla ekarto de la kapacitanco (kutime estadas +-5% +-10% +-20% +-30% +50-20% +80-20% ktp);
- Temperatura koeficiento de la kapacitanco;
- Nominala tensio, kiun la kondensatoro povas elteni sen damaĝo;
- Rezistanco de izolo.
- Tangento de angulo de perdado;
Ĝenerale nominala tensio, rezistanco de izolo kaj tangento de angulo de perdado ankaŭ dependas de temperaturo.