Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Hernán Cortés - Vikipedio

Hernán Cortés

El Vikipedio

Hernán Cortés (elp. erNAN korTES; aliaj formoj de la nomo: Fernando Cortez, Hernando Cortés, Fernán Cortés) estis la konkerinto (conquistador) de Meksikio por la hispana monarĥio.

Li naskiĝis en Medellín (Hispanio) en 1485, kaj forpasis en Castilleja de la Cuesta, proksime al Sevilo, je la 2-a de decembro de 1547.

Li estis hidalgo (malsupera nobelo), kaj studis en la universitato de Salamanko, kaj estis instruita. Tamen, li lasis la studojn, kaj serĉis aventurojn en la ĵus malkovrita nova kontinento Ameriko. Li vojaĝis al insulo Hispaniolo en 1504, kie li okupis burokratajn postenojn, kaj poste al Kubo kun guberniestro Diego Velázquez De Cuéllar en 1511.

Tiu ĉi taskis lin esplori la novajn terojn en Jukatano. Li organizis ekspedicion de 600 homoj, kaj eliris en 1519.

Li havis la unuajn kontaktojn kun la indianoj kun Cozumel. Post diversaj bataloj kun la tieaj triboj, en kiuj li trovis aliancanojn kaj tradukistojn (inter ili la nomata Marina aŭ Malinche, kiu fariĝis lia amanto kaj donis al li filon), li vojaĝis en la internon de la novaj teroj.

En Tabasco la hispanoj eksciis pri nova lando okcidente, kiun la aborigenoj nomis Meksiko. Ili ankaŭ eksciis pri la granda povo kaj riĉeco de la lando, kaj ankaŭ pri la malamikeco de la ceteraj triboj, kiuj troviĝis subpremataj al la imperio. Baldaŭ ili ricevis ambasadorojn de la azteka imperiestro, nomata Moctezuma, al kiuj li montris la armilojn, sed montris bonajn manierojn.

Cortés tamen havis tiam gravan problemon: li ne havis permeson de la guberniestro por konkeri novajn malproksimajn landojn. Kelkaj el la soldatoj deziris reveni en la malnovan teritorion. Cortés decidis tiam bruligi la ŝipojn, por malebligi la retiriĝon.

Post diversaj bataloj kun aliaj triboj, la trupoj alvenis en la ĉefurbon Tenochtitlán je la 8-a de novembro de 1519, kaj okazis la renkontiĝo inter Moctezuma kaj Cortés. La unuaj kontaktoj estis pacaj, kaj la novalvenintoj estis gastigitaj en la palaco de la patro de la imperiestro. Tamen, baldaŭ komencis la problemoj, kaj Cortes prenis la reĝon kiel ostaĝon.

La aztekoj ribeliĝis kaj Cortés kaj liaj akompanantoj devis fuĝi en la nomata trista nokto' (30-a de junio al 1-a de julio de 1520). Ili tamen akiris novajn aliancanojn, kaj la 13-an de aŭgusto de 1521 ili konkeris la urbon kaj enprizonigis la novan aztekan gvidanton Cuauhtémoc.

Dum la postaj jaroj li faris diversajn vojaĝojn en la teroj de la imperio, inter kiuj li malkovris la nunan Kalifornion, kaj ankaŭ al nunaj Honduraso kaj Gvatemalo.

Cortés estis rekompencita de la hispana imperiestro Karlo la 5-a per la titolo de Markizo de la Valo kaj per terenoj en la nuna ŝtato Oaxaca, sed li ne ricevis grandajn postenojn en la nova kolonio, kiu ricevis la nomon Nova Hispanio.

Li revenis en Hispanion, kie li forpasis. Li lasis multajn filojn, blankajn kaj mestizojn.

La historia takso pri Cortés estas tre ambivalenca. Oni agnoskas lian grandan talenton, personan kaj militan, kaj oni akuzas lin je granda krueleco. Inter alie, la torturoj kaj mortigoj de Cuauhtémoc kaj aliaj gvidantojestis kondamnitaj jam en tiu tempo; aliflanke, li montris respekton al la familio de Moctezuma kaj grandan apogon al siaj aliancanoj.


[redaktu] Vidu ankaŭ jenon:

Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al


[redaktu] Eksteraj ligiloj

•  http://www.isidore-of-seville.com/cortes
•  http://www.pbs.org/conquistadors/cortes/cortes_flat.html
•  http://www.newadvent.org/cathen/04397a.htm
•  http://www.hospitaldejesus.com/historia.htm


Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon.
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com