Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Halloween - Vikipedio

Halloween

El Vikipedio

Halovina-kukurbo
Pligrandigu
Halovina-kukurbo

Halloween [haloŭin] (esperante: HalovinoHaloveno) estas la angla nomo por la Antaŭvespero de Ĉiuj Sanktuloj (en la angla, All Hallow's Eve fariĝis Halloween), la 31-a de oktobro.

En Usono kaj anglaparolanta Kanado, junuloj kutime festas Halovinon portante kostumon kaj irante vespere al la domoj de najbaroj por frapi la pordon, kaj kiam la plenkreskulo respondas, ili ekkrias "trick or treat!" ("trompo aŭ frandaĵo!"), kiu estas demando ĉu la najbaro preferas doni dolĉaĵon al la junulo aŭ ĉu la najbaro preferus ke la junulo trompu lin aŭ ŝin. Tio estas la deveno de la frazo, sed nun ĝi estas nur formalaĵo (eĉ ne plu dirite kiel demando, sed kiel parkerigita frazo), ĉar la plenkreskuloj ĉiam havas dolĉaĵojn por doni al la infanoj. Tamen, pli aĝaj ribelemaj junuloj uzas la nokton por ĥaosumi. Ili ofte ĵetas nekuiritajn ovojn kontraŭ domojn aŭ metas amason da neceseja papero en la arbojn aŭ sur la tegmenton. Eĉ pli ribelemaj homoj, en la grandaj urboj, ŝatas komenci fajrojn. Sed plejparte, Halovino estas festotago por etaj junuloj, kiuj vestiĝas en kostumoj de monstroj – fantomoj, vampiroj, sorĉistinoj, la monstro de Frankenstejno, ktp. Sed ili vestiĝas ankaŭ kiel iliaj plej ŝatataj bildstriaj personaĵoj, bestoj, aŭ preskaŭ io ajn. Ankaŭ universitat-aĝaj junuloj kaj plenkreskuloj profitas la okazon por porti kostumon kaj ĉeesti feston aŭ balon. Ili vestiĝas kiel homoj de antaŭaj epokoj aŭ de apartaj profesioj aŭ, ankaŭ populare, kiel prezidentoj aŭ figuroj ofte vidataj per la televidilo.

Krome oni malplenigas kaj ĉizas grandajn oranĝojn, kukurbojn (pli specife peponojn aŭ potironojn) por enmeti kandelon, farante vizaĝhavan lanternon (Jack-o-lantern angle), kiu estas la plej konata simbolo halovina. Tiuj kukurblanternoj metiĝas antaŭ la domon por inviti la kostumitajn infanojn kiuj petas frandaĵojn de domoj, aŭ ornamas la domajn internojn dum halovinaj festoj.

Ankaŭ kiel ornamaĵoj abundas sorĉistinoj, nigraj katoj, fantomoj, skeletoj, arane(aĵ)oj, vespertoj, tomboŝtonoj, diabloj, hantataj domoj, koboldoj, birdotimigiloj, lupfantomoj, strigoj kaj aliaj mallumaj estaĵoj noktaj kaj mortotemaj. La tradiciaj koloroj de Halovino estas nigra kaj oranĝa.

De kelkaj jaroj tiu festo, antaŭe tute fremda al ili, ekpopulariĝis en la neanglakulturaj okcidenteŭropaj landoj, sub komerca impulso. Tamen la eka furoro multe malvarmiĝis, sub influo inter alie de kristanaj eklezioj.

[redaktu] Deveno

Halovino estas moderna ido de Saveno, (Samhain), tago de la novjaro kaj samtempe sankta tago de mortintoj en kelta tradicio. Tia kuniĝo de la fino de jaro kaj perioda reveno de la mortintoj al la vivantoj renkontiĝas en multaj kulturoj, kiel montris la skota homologiisto James Frazer en sia fama kaj ampleksa trivoluma libro La Ora Branĉaĵo. Tiu Saveno ankoraŭ estas unu el la plej gravaj solenoj de modernaj novpaganoj, aparte viĉanoj. Vidu novpagana festo.


Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al
Halloween sub la gloso Halloween


[redaktu] Eksteraj ligiloj

•  http://www.wilsonsalmanac.com/halloween.html
•  http://french.about.com/library/bl-halloweeninfrance.htm
•  http://www.theopedia.com/Halloween
•  http://www.snopes.com/horrors/mayhem/needles.htm


Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon.
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com