Griza cirkuo
El Vikipedio
Griza cirkuo | |||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | |||||||||||||||||||||
|
|||||||||||||||||||||
Binoma nomo / Trinoma nomo / ktp. | |||||||||||||||||||||
Circus pygargus |
La Griza cirkuo (Circus pygargus) estas migranta taga rabobirdo de la subfamilio de cirkuoj kaj familio Akcipitredoj, kiu enhavas aliajn birdojn kiel agloj, milvoj, vulturoj, ktp.
Enhavo |
[redaktu] Disvastiĝo kaj medio
Ĝi bredas en suda Eŭropo kaj okcidenta Azio, nome Hispanio, [[Francio] ne tiom en Germanio, Pollando, Rusio kaj Centra Azio; ankaŭ en Maroko kaj Tunizio. Ĝi migras al pli sudaj regionoj vintre, nome Barato en Azio kaj subsahara, orienta kaj suda Afrikoj.
Tiu mezgranda rabobirdo bredas en sunaj sekaj arbustejoj, ebenaĵoj, kaj terkulturejoj -ĉefe de cerealoj-, ekde marnivelo ĝis 2.500 m de alteco. Vintre estas birdo de malferma kamparo.
[redaktu] Aspekto
Temas pri tipa cirkuo -longa el 40 ĝis 50 cm kaj peza 225 ĝis 300 g maskloj kaj 300 ĝis 450 g inoj-, kun longaj flugiloj -enverguro ĝis 120 cm- kiujn uzas kiel neprofunda V dum malalta flugo. Krome estas tipa cirkuo ankaŭ pro tio, ke maskloj kaj inoj havas malsimilajn plumarojn .
Masklo estas helgriza supre kaj blanka sube, kun nigraj flugilpintoj. La ino estas bruna supre kaj ĉamflaveta sube striita je bruno. Ambaŭ seksoj havas blankan ringon ĉe bazo de vosto, pli kontrastebla kontraŭ bruna koloro de inoj, kiuj havas en sia helbruna vosto krome malhelbrunajn striojn; masklo havas ankaŭ helgrizan voston. Ankaŭ ambaŭ seksoj de Blua cirkuo havas tiun blankan ringon, sed en ili estas pli larĝaj kaj videblaj ol tiuj de Griza cirkuo. Okuloj kaj maldikegaj kruroj estas flavaj. Griza cirkuo diferencas el Blua cirkuo krome, laŭ malpligrandeco, pli mallarĝaj flugiloj kaj ĉefe pro nigra strio en mezflugiloj.
Junuloj estas similaj al inoj, sed pli ruĝaj kaj nestriitaj ventre. Ili havas brunajn okulojn.
[redaktu] Kutimoj
Bluaj cirkuoj ĉasas etajn mamulojn, kiel ronĝuloj, ĝis grando de kunikloj, reptiliojn, birdojn, ĝis grando de perdriko, insektojn, ktp., per surpriza kapto nur surteren ekde malrapida ŝvebo malalta -ĉirkaŭ dumetra- super terkulturejoj, arbustejoj aŭ marĉoj.
Ripozas grupe ĝis po dek birdoj ĉefe post bredosezono. Ili estas lertegaj flugantoj, ĉefe dum pariĝadaj ceremonioj aŭ por interŝanĝi predojn dumfluge.
Ili vivas ĝis 16 jarojn.
[redaktu] Bredado
La nesto de tiu specio estas surplanka inter alta herbaro. La ino demetas pli ofte kvar ĝis ses blankecajn ovojn. Kovado daŭras unu monaton kaj estas farota de la patrino. Masklo alportas manĝaĵon, foje ne nur al unu nesto sed al plia, ĉar li povas esti poligamo, kaj defendas la teritorion. Kvankam povas okazi partnerŝanĝado, kutime paroj estas dumvivaj kaj faritaj kiam la birdoj estas 2 aŭ 3jaraj.
La idoj elnestiĝas post dua monato. Tamen tre ofte la nestoj en kampoj de cerealoj estas hazarde detruitaj de rikoltmaŝinoj kiam la idoj estas tro junaj kaj ne povas aŭ ne volas elflugi. Kiam rikoltoj estis farata permane kaj ne tiom frue, ne estis tioma danĝero por tiu specio.
[redaktu] Referencoj
- Ŝablono:IUCN2006