Dua-kanonaj libroj
El Vikipedio
La dua-kanonaj libroj estas tiuj libroj de la Malnova Testamento, kiuj estas laŭ la katolika eklezio valida parto de la Biblio, dum judoj kaj protestantoj rigardas ilin kiel apokrifojn, t.e., kiel ekster-kanonajn librojn.
Tiujn ĉi librojn oni nomas ankaŭ, malpli precize, malfruaj skriboj de la Malnova Testamento.
Temas pri la sekvaj libroj:
- Tobit
- Judit
- Aldonoj al Ester
- 1 Makabeoj
- 2 Makabeoj
- Saĝeco de Salomono
- Siraĥ
- Baruĥ
- Aldonoj al Daniel
Krom tio ekzistas ankaŭ pluraj libroj, kiujn la katolika eklezio ne konsideras kanonaj, sed kiuj ja enestas en la Biblio de la Greka Ortodoksio aŭ / kaj de la Rusa Ortodoksio.
Temas pri la sekvaj libroj:
- Psalmo 151
- La preĝo de Manase
- 1 Ezra
- 2 Ezra (ankaŭ foje nomata 4 Ezra, nur en la Rusa Ortodoksio)
- 3 Makabeoj
- 4 Makabeoj (apendice en la Biblio de la Greka Ortodoksio)
[redaktu] La dua-kanonaj libroj en Esperanto
La esperanta Biblio de 1926 kaj ĝiaj postaj represoj ankoraŭ ne entenis la dua-kanonajn librojn. Tiuj ĉi tamen aperis en la traduko de Gerrit Berveling en 1997 sur la kompaktdisko espeRom de Germana Esperanto-Asocio kaj poste kiel duvoluma eldono ĉe Fonto; poste ili estis inkluzivitaj en la represo de la esperanta Biblio de 2003. En 2006 aperis tute nova reeldono de tiu ĉi Biblio ĉe KAVA-PECH sub la titolo Biblio. Nun la dua-kanonaj libroj estas envicigitaj en la tradicia romkatolika sinsekvo inter la cetero de Malnova Testamento. Gerrit Berveling plu laboras super traduko de ankaŭ la orient-ekleziaj dua-kanonaj libroj.