Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Alien (fikcia universo) - Vikipedio

Alien (fikcia universo)

El Vikipedio

Alien estas 1979-a usona filmo kiu revoluciis sciencfikcion pri eksterteranoj kaj kosmoesplorado. Tiu terura rakonto pri la renkonto inter kosmaj ŝipanoj kaj agresemega ekstertera kreitaĵo (t.n. The Alien) fariĝis baldaŭ vera filmserio (kvar filmoj ĝis nun) kaj ankaŭ naskis komiksojn, videoludojn, tabulludojn, rolludojn, statuetojn kaj novelojn temante pri tiu riĉa universo.

Enhavo

[redaktu] Filmciklo

La unua filmo mirfrapis la publikon kiam ĝi aperis pro sia realismaj optikaj efektoj kaj sia angora etoso. La klostrofobia sento en la kosmoŝipo estas neforpuŝebla. En la kvar filmoj, la intrigo ĉiam situas ekstertere ; oni nur foj-foje ekvidas la bluan planedon, kaj ĝi emfazas la impreson de premeco kaj nekonateco ĉe la spektanto. La nura aktoro kiu ĉeestas la kvar filmojn estas aktorino Sigourney Weaver. Ankaŭ estis surprizo en 1979 ke la ĉefan rolon forta aktorino okupis. La kvar filmojn reĝisoras kvar malsamaj personoj kaj do kompreneble ĉiu el ili transdonis sian apartan seleron. Estas tamen rimarkinda ke la kvar filmoj estas ofte konsideritaj bonkvalita ; ne ekzistas vera fuŝepizodo eĉ se ĉiu homo spektas per sia prefero!

Atentu: Kio sekvas, malkaŝas la intrigon de la rakonto.

[redaktu] 1979 Alien de Ridley Scott

En 2122, la kosmoŝipo USCSS Nostromo vojiras teren kun kargo je ercoj plukitaj sur la planedo Thedus. "Panjo", la kosmoŝipa komputilo subite vekas la stazstatajn skipojn pro kapto de ne-homa signalo kiu venas de la proksima luno LV-426. La sep ŝipanoj decidas, laŭ la vojaĝa etiketo, surluniĝi kaj enketi pri tiu fremda signalo. Sur LV-426, la oficiro Kane malkovras ia kaverno plena je misteraj ovoj kaj, ekzamenante la kuriozaĵon, fariĝis atakita de besto kiu algluas al la vizaĝo de Kane kaj malhelpas lin spiri. Urĝe pelata al la ŝipo, Kane estas liberigita de la besto kaj kuracita de la roboto Ash. Sed la besto havis tempon por plenumi sian celon : ovellasi. Baldaŭ la Alien lasita inter la korpo de Ken, eliras krevigante la torakon de sia "gastiganto" kaj komencas unu post la alia mortigi la tutan skipon. Ripley (Sigourney Weaver), la nura savitulo, sukcesas lastsekunde aktivigi la memdetruan sistemon de la kosmoŝipo antaŭ ol eskapi en kosmonavedo. Sed ŝi poste horore konstatas ke la Alien sekvis ŝin en la navedo. Post malespera interbatalo, Ŝi venkas la eksterteraĵon brulante ĝin per fajraj propulsiloj. Ŝi revenas al stazo antaŭ programi la navedon iri al Tero.

[redaktu] 1986 Aliens de James Cameron

En 2179, la kosmonavedo de Ripley estas hazarde trovita de kosmoŝipo post deviadi dum 57 jaroj. Je sia mirkonsterna rakonto, la ĉefaro taksas ŝin mensogulo kaj frenezulo pro la neesto de ia pruvo, kaj forprenas la pilotlicencon de Ripley kiel puno, des pli ke la planedo LV-426 estas nun koloniita de homoj kiuj ne rimarkis ia ajn malnormalaĵojn. Tamen, post kelkaj monatoj, la fakto ke la kontakto al LV-426 subite haltis malkvietas la responsuloj kaj ili demandas ŝin reiri al LV-426 kun supertrejnita kaj superarmita milita taĉmento. Ripley finfine akceptas kontraŭ la restarigo de sia licenco kaj por alfronti la monstroj kiuj plenigas siajn koŝmarojn. Alvenante ĉe la luno per la ŝipo Sulaco, ili malkovras ke la Aliens regas la tutan kolonion kaj ke ĉiuj homoj fariĝis masakritaj, krom traŭmatiza knabineto kromnomita Newt. La taĉmento unue sekuriga rapide fariĝis sekurbezona kiam centoj da Aliens ekkomprenis ke "freŝa viando" estis disponebla! Ripley dekretas la forfuĝon al la Sulaco malgraŭ la baron ke Burke, soldato al kiu oni ordonis reveni al tero kun alien-a specimeno, diligente metas sur sian vojon. Fine, senigita de pluraj anoj, la taĉmento ekflugas al Tero kaj neniigas LV-426 kaj siajn fremdajn loĝantojn per termonuklea eksplodo.

[redaktu] 1992 Alien 3 de David Fincher

Kosmonavedo entenante 3 homoj kaj 1 roboto eliras de la Sulaco pro interna incendio kaj falfrakasas sur la planedo Fiorina 161. La tuta planedo estas fakte vira malliberejo kiu de pluraj jaroj ne ricevis viziton. El la kvar ŝipanoj, Ripley estas la nura elsavitulo. Pro sia ina sekso, Ripley estas konsterne kaj malfide akceptata de la responsuloj, kiuj timas ke la alveno de virino sur la planedo konfuzos la malliberulojn kiuj ĵure promesis eternan ĉastecon, kaj ili rapide postulas ke la tero sendu kosmonavedon por forpreni la entrudulinon. Krome, Ripley sin demandas ĉu la kialo de la ekbrulo de la Sulaco ne estus alien-a. Sen informi la kuraciston pri la ksenomorfo (alia nomo de la alien, ŝi postulas la nekropsion de Newt, la knabino kiu suspektinde mortis en la spaconavedo. Sed ŝi rapide komprenas ke estas jam tro malfrue : hundo kiu kutimis vagi apud la vrakita navedo estas trovita senintestigita kaj baldaŭ la alien kiu naskiĝis en ĝia korpo rekomencas sian sisteman buĉadon. Ripley kaj la kuracistoj tempokonkurse batalas kontraŭ la alien, atendante la sekuran kosmonavedon. Sed Ripley baldaŭ ekkonscias ke la sekura misio estas sendata nur por scienca celo (studi la ksenomorfo kaj neniel por savi la malliberuloj kaj cetere, ŝi horore rimarkas esti la gastiganto de Alien-a bebo kiu kreskiĝas sub sia torako. Ŝi do decidas kun plena kora konvinko memmortigi post la detruo de ĉiuj alien loĝanta sur Fiorina 161, por malhelpi la alvenontajn homojn elpreni de si la fremda embrio.

[redaktu] 1997 Alien: Resurrection de Jean-Pierre Jeunet

Ĉirkaŭ 1379, en la spacoŝipo USM Auriga, sciencistoj strebas eligi beban ksenomorfon el la korpo de Ripley. Ili sukcesis kloni ŝin kaj ŝia gasto post retrovi sangsamplon de ŝia korpo sur la planedo Fiorina 161 en 2356. Ripley (alinome 8-a provo de klono), kiu nun estas parte alien-a pro ne kontrolita miksado de DNA vekiĝas do 200 jaroj post la memmortiĝo de sia modelo. Ŝlosita for de sia "bebo", la alien, kiu estas la vera kialo de ilia klonado, Ripley disvolvas predantan lertecon kaj perceptan konscion pri la sorto de la aliaj aliens. Du jaroj poste, spacoŝipo nomita la Betty kies grupanoj estas kontrabandistoj, kunportas plurajn forrabitajn malliberulojn en stazstato. La kontrabandistoj poste ekscios ke la kompatinduloj estas nutronta ksenomorfan embrion. Dumtempe, la aliens sukcesas eskapi el sia ĉelo, mortigante unu el ili. La ksenomorfa flava kaj acida sango de la mortulo fandas la ĉelan parieton kaj ebligas eskapvojon. La defio por la kontrabandistoj, baldaŭ reatingitaj de Ripley, estos reveni bonfarte al la Betty. Homforma roboto, Call, modifas la vojiron de la USM Auriga (kiu normale iris al Tero) kaj programas eksplodon de la ŝipo. Ripley 8 retrovas siajn ksenomorfajn gefratojn kaj malkovras ke pro la interŝanĝo de DNA, la alien-a reĝino heredis de homa graveda sistemo kaj naskas krucaĵon inter ksenomorfo kaj homo. Sed tiu nova infano mortigas sian patrinon kaj montras korinklinon por Ripley. Ripley hastas forfuĝi al la Betty sed la kreitaĵo silente sekvas ŝin, kaj kiam ŝi retroviĝas interne de la spacoŝipo malproksimiĝanta de la USM Auriga, Ripley devas alfronti sian "idon" kaj kaĉigas kaj sendas ĝin en la spaco malvarmon. Post eksplodo de la USM Auriga, la Betty surteriĝas apud dezertiga Parizo kun kvar ŝipanoj.

[redaktu]  ? Alien 5

Sigourney Weaver, Ridley Scott kaj James Cameron diris ke ili eventuale dezirus daŭrigi la sagaon, sed ĝi nun estas nura rumoro.

[redaktu] Rilataj fikciaj universoj

[redaktu] La Ksenomorfo (Alien)

[redaktu] Videoludo

[redaktu] Subjektivaj pafludoj

  • 1996 : Alien Trilogy - PlayStation, Saturn, PK (Probe Entertainment Limited)
  • 1995 : Aliens : A Comic Book Adventure (Cryo Interactive)
  • 2000 : Alien: Resurrection - PlayStation (Argonaut Games)

[redaktu] Aventuraj ludoj

  • 2001 : Aliens : Thanatos Encounter - Game Boy (THQ)

[redaktu] Platformaj ludoj

  • 1992 : Alien 3 - (Master System, Megadrive, NES, Super Nintendo,Game Boy)

[redaktu] Komiksoj

La Dark Horse Comics senĉese publikigas komiksojn de 1988. Male de pluraj kinaj universoj, la komiksajn adaptadojn aŭtoris famaj verkistoj kiel Mike Mignolia, Chris Claremont, Richard Corben, Eduardo Risso kaj Dave Gibbons. Ilia talento ebligis ilin krei malbanalajn intrigojn kiuj ne simple kopias la kinan scenaron.

[redaktu] Rolludo

  • 1991 Alien de David McKenzie, Toni Dennis. Leading Edge Games eldono.

[redaktu] Noveloj

Alan Dean Foster verkis tri novelojn laŭ la tri scenaroj de la filmoj. Kaj A.C. Crispin verkis la adapto de Alien 4.

[redaktu] Eksteraj ligoj

Aliaj lingvoj
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com