Aleria
El Vikipedio
Aleria urbo de Francio |
|||||
---|---|---|---|---|---|
|
|||||
|
|||||
|
|||||
Regiono | Korsiko | ||||
Departemento | Haute-Corse | ||||
Arondismento | Korto | ||||
Kantono | Moïta-Verde | ||||
Fondita en | 565 a.K. | ||||
Urbestro | |||||
Areo | 58,33 km² | ||||
Alto super maro | 10 m (de 0 al 102 m) |
||||
Loĝantoj | 1.966 1999 |
||||
Loĝdenso | 33 loĝ./km² | ||||
Horzono | UTC +1 (+2 somere) | ||||
Poŝtkodo | 20270 | ||||
Kodo laŭ INSEE | 2B009 |
Alerio aŭ korsiklingve kaj franclingve Aleria [aleria] estas franca ĉemara urbo lokita en la regiono Korsiko. Aleria situas je la oriento de la insulo,en la departemento Haute-Corse.
Enhavo |
[redaktu] Geografio
Alerio stariĝas meze je la orienta korsika ebenaĵo (kiu iafoje nomiĝas ebenaĵo de Alerio), nuntempe ĉe la vojkruciĝo de la naciaj vojoj N200 kaj N198. La komunumo etendiĝas sur la ĉirkaŭaj agrikulturaj terenoj, de la lageto de Teppe Rosse, je la okcidento, al la laguno de Diano (Diana), je la nordoriento, kaj al la pundomo de Casabianda, je la sudoriento. Tra ĝi trapasas la riviero Tavinjano (Tavignanu) kiu finas ĉi tie ĝian fluon al la maro. La vilaĝo Caterraghju (centro) superas la rivieron apenaŭ for de la bordo.
[redaktu] Historio
[redaktu] Prahistorio
La unuaj homaj okupadsignoj en la ebenaĵo de Aleria datumas je la 6-a jarmilo a.K. De la neolitiko al la ferepoko, la ĉirkaŭaj loĝantoj vivas pri bredado kaj agrokulturo, pri fiŝkaptado en la apudaj lagetoj, ekspluatante iom post iom la naturajn ricsfontajn, kaj disvolvante la metalurgion.
[redaktu] Antikva epoko
En 565 a.K, la Persoj elpuŝis el Malgrand-Azio la Foceanojn kiuj formigris al Korsiko. Ĉe la enfluejo de la Rhotanos (estonta Tavinjano, Tavignanu), ili fondis kolonion: Alalio (Alalia), estonta Alerio. Korsiko ekkontaktis la aliajn mediteraneajn civilizaciojn, interalie dank'al la komerco. La urbo popolumiĝis kun enmigrantoj grekaj familioj. La lokuloj venis al la urbo nur por komerci sed loĝis pli fore ĉe la altaĵoj kaj la arbaroj. La Foceanoj enmetigis en Korsiko la viton kaj la olivarbon, importis amforojn kaj ceramikojn, kreskigis la artojn, la belletrojn, starigis durajn konstruaĵojn, inter stratoj kaj placoj strekataj per urbokreistoj, konstruigis templon.
La Etruskoj alianciĝis kun la Kartaganoj por invadi riĉabundan Alalion. En 535 a.K., en maro apud la urbo, okazis la militŝipa batalo de Alalio. La Foceanoj perdis 60 ŝipoj kaj devis amasfuĝi al Masalio aŭ Italio. La staplurbo Alalio rasmiksis sin: popoloj etruskaj kaj kartaganoj kunloĝis tie kun Grekoj.
Sed la kartagana ĉeesto en Korsiko ne plaĉis je Romio. Ĝi ekprenis Alalion en 259 a.K. kaj renomis ĝin Alerio (Aleria). En 78 a.K, Sulao starigis legian fortreson. Aŭgusto promociis Alerion ĉefurbon de la provinco Korsiko kaj Sardio: la prokuristo de la imperiestro loĝis tie en palaco. Iam post iam, Alerio iĝis samromia. Ĝi havis forumon, pretorejon, vilaojn, butikojn, templon, termobanejon kaj kloakon. Dum 7 jarcentoj ĝi estis la centro de forta romiigo de Korsiko kaj granda haveno por eksporti graniton, ercojn, oleon kaj korkon.
La kristanigo okazis tie tre frue (ĉirkaŭ 60 p.K). Sankta Devoto estis martirigita tie ĉirkaŭ la 3-a jarcento p.K. Legendo diras ke ŝia kadavro estus mirakle konduktita al Monako en barko ĉiĉeronata per kolombo.
Kiam Romio falis, ĉe la 5-a jarcento, la Vandaloj disĵetiĝis en Korsiko kaj eldetruis la urbon. Kunportante la ĝermoj de malario, ili igis la homan ĉeeston neeblan en la ebenaĵo de Alerio dum la estontaj jarcentoj.
[redaktu] Ekde la Mezepoko al la Nuna Epoko
Dum la 15-a jarcento, la Ĝenovanoj provis senrezulte restarigi la urbon kaj konstruis fortreson. La familio DE MATRA estis komandanta tiun kaj restis fidela je la Respubliko de Ĝenovo eĉ dum la 18-a jarcento kvankam la Korsikanoj el interninsulo batalis por liberi sin je Ĝenovo.
La repopolumo de la urbo estas finfine ebla post la Dua mondmilito, dank'al la amerika militistaro kiu sanigis la ebenaĵon.
[redaktu] La Eventoj de Alerio
La 21-an de aŭgusto 1975, kelkaj dekoj da homoj, estrataj de Edmond SIMEONI, okupaciis la farmbienon de vitokulturisto el Alerio kiu estis suspektata entrudiĝi financan skandalon. La ĉefo de la Action Régionaliste Corse (Korsika Regionaŭtomista Agado aŭ "A.R.C.") konigis la motivon de tiu fortomontro tial: "Tio okazas por senvualigi la skandalon de la vinoj kiu responcigas la vitbienulon kaj multaj el liajn amikajn negocistojn. Post profiti grandegajn pruntaĵojn, la responculoj de la vitejoj ellaboris enorman trompadon de multaj miliardoj da malnovaj frankoj, damaĝante la etajn vitokulturistoj." Poste helikopteroj alportis 1.200 ĝendarmojn kaj policajn soldatojn por ataki kun subteno de tankoj kaj vakigi la vitejon je ĝiaj okupaduloj.
La vendredon 22-an de aŭgusto, okazis la kapitulacion de la okupaduloj de la farmbieno DELPEILLE, post fusilado kiu kaŭzis du mortintojn ĉe la policistoj kaj unu gravan pafvunditon ĉe la manifestadistoj. La aŭtonomistoj eliris el ilia pozicio kun iliaj armiloj, kvankam pli da plifortigoj alvenis per helikopteroj. La amaso provis tiam trapasi policajn baradojn, ekkantis la korsikan himnon kaj finfine incendiis la farmo-restojn. Ĉiam-nokte ĉe Bastia okazis violentajn interbatadojn.
La disigado de la A.R.C. la 27-an de aŭgusto kaŭzis ankoraŭ ĉe Bastia armitajn batadojn, kiuj rezultigis unu mortintan kaj multajn vunditojn ĉe la ordofortoj urĝe sendataj el kontinento.
La dramo de Alerio senkreditigi la lokajn financojn kaj politikojn, kaj difektis la korsikajn vinojn. "Tiuj tri minutoj kiu konfuzis Korsiko" estas la komencmomento de la radikaligeco de la korsika naciismo.
[redaktu] Ekonomio
Dank'al la klimato kaj la fekundeco de la ĉirkaŭaj terenoj, la ebenaĵo de Aleria estas la koro de la agrikutura produktado en Korsiko.
- la legomkulturo
- la vitkulturo
- la fruktarbokulturo : citrusoj, ekzotikaj fruktoj (kivioj, ĵoĵoboj, avokadoj)
- la cerealokulturo
La ŝafa kaj bova bredadoj estas ankaŭ ĉirkaŭ kutima Aleria. Finfine, la laguno de Diano (Diana) ekimpetigas la ekonomion dank'al la fiŝbredado kaj al la konkaĵbredado (ostroj, mituloj). La turismo pliiĝas. La nomo Costa Serena (korsiklingve por "serena bordo") vidiĝas sur la broŝuroj. Tio indikas la faktan kontraston inter la orienta bordo serena, glata kaj sabla, kaj la okcidenta bordo kruta, roka kaj malglatega.
[redaktu] Lokoj kaj monumentoj
- La arĥeologia situo de Alerio konsistas je la vestiĝoj de la praromiana nekropolo, je la romiana villa kaj je la eks romiana urbo, tute elŝirmita ekde 1965. Ĉi tio estas la unua korsika antikvaro, kun forumo, portikoj, templo, ornamfontanoj, domoj kaj butikoj, banejo kaj mozaikoj, fabrikejo, vojoj, ktp. Multaj aĵoj (meblaro, ceramikoj, moneroj, bronzoj...) estas tamen nuntempe en la muzeo Jérôme CARCOPINO.
- La preĝejo Sankta Marcelo estis la unuo konstruita en Korsiko (dum la 1-a jarmilo), detruita kaj poste rekonstruita plurfoje, reuzante ŝtonojn de la romiana urbo.
- La ruino de la Turo de Diano, eks genovana turo, estas ankoraŭ videbla inter la bordo kaj la laguno de Diano (Diana).
- La tereno de Casabianca (sudoriento) surfacampleksas 18 km². Ĝin okupas natura parko kaj eksperimenta pundomo (duon-libera laboro).
[redaktu] Fortreso DE MATRA kaj Muzeo Jérôme CARCOPINO
La Fortreso estas situanta sur roka rostro norde de Alerio kaj superas la rivieron Tavinjanon (Tavignanu) kaj la ĉirkaŭan ebenaĵon. Konstuata ĉirkaŭ 1484 de la Ĝenovanoj, estis garnizonejo kaj observejo de la bordo kaj de la lagetoj. Ĉar estis ankaŭ ĝenova armilo-staplo, la ribelistoj predis ĝin dum la korsika ribelo de 1729. La 12-an de marto 1736, Teodoro DE NEUHOFF, tiam nomumata Reĝo de Korsiko kaj elŝipiĝanta al Korsiko, estis salutata tie solene. Finfine, la familio DE MATRA uzis ĝin kvazaŭ apogpunkton por lukti kontraŭ Paskalo PAOLI.
Tiu fortreso gastigas nuntempe la Muzeo Arĥeologia de Alerio. Ekde 1962 ĝi estas klasata Monument Historique (Monumento Historia), kaj ekde 1969 nomata de la korsika klerulo Jérôme CARCOPINO, kiu subtenis la rekomenco de la serĉfosoj ĉe la antikvejo. Ĉirkaŭ 8.000 jaroj da historio estas ekspoziciataj. La plej malnovaj aĵoj datiĝas je la 5-a jarcento a.K. kaj la plej novaĵoj je la 5-a jarcento p.K. La prahistoriaj vestiĝoj, la grekaj, etruskaj kaj romianoj ceramikoj, la ornamaĵoj, la utilaĵoj kaj la armiloj videblaj montras grandan arĥeologian gravecon por antikva Korsiko.