Zdena Novotná
El Vikipedio
Zdena NOVOTNÁ (1933-) estas ĉeĥa esperantistino, honora membrino de ĈEA, laboras kun infanoj.
Samideanino Zdenka NOVOTNÁ, multjara esperantistino, prezidantino de esperanto rondeto „Amikeco“ en Česká Třebová. Aktive laboras ankaŭ en AEH kaj IKUE. De jaro 1986 ofereme instruas lernantojn en bazaj lernejoj en Česká Třebová, Opatovec, Brandýs n/Orlicí. Kun „siaj“ infanoj preparas propagandajn programojn, organizas diversajn programojn – scenetojn, dancetojn, kantetojn ktp., kiujn sukcese prezentas en diversaj aranĝoj, - asociaj konferencoj, diversaj renkontiĝoj, sed ankaŭ eksterlande – Francio, Anglio, Pollando, Hungario, Italio, Latvio, Kroatio. La programoj havis ĉie grandan sukceson. Zdenka Novotná aperas ĉie, kie ŝi estas necesa por Esperanta movado.