Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Volvo - Vikipedio

Volvo

El Vikipedio

Volvo signifas en Esperanto unu ĉirkaŭiron de io volvita; legu: volvado, induktobobeno

Volvo estas sveda produktanto de veturiloj kaj maŝinoj. La nomo signifas "mi rulas" kaj venas el la latina lingvo.

En 1999, la person-aŭtan parton transprenis Ford. Tiel oni devas distingi inter Volvo Group kaj Volvo Car Corporation. Ene de la Ford-konzero apartenas Volvo al Premier Automotive Group, al kiu apartenas ankaŭ Jaguar, Land Rover kaj Aston Martin.

Enhavo

[redaktu] Volvo-Grupo (Volvo Group)

La ĉefsidejo de la entrepeno estas en Göteborg, Svedio. La entrepena grupo de Volvo laborigas dismonde ĉ. 72.000 kunlaborantojn (stato 2002).

Jam ekde la fondo de Volvo apartenas al la produktaro diversaj omnibusoj (Volvo Buses), ŝarĝaŭtoj (Volvo Trucks) kaj konstrumaŝinoj (Volvo Construction Equipment). Al la entreprena grupo apartenas ankaŭ la Volvo Penta (industriaj kaj ŝipmotoroj) kaj Volvo Aero (propulsioj kaj ties partoj por la aviada kaj kosma veturado). Volvo funkciigas ankaŭ la t.n. „Volvo Financial Services”.

La unuaj busoj estis produktitaj jam en 1928 surbaze de ŝarĝaŭto-skeleto, sed la busproduktada branĉo iĝis sendependa nur en 1968 kiel Volvo Buses. Hodiaŭ Volvo Buses estas la dua plej granda bus-produktanto.

La entrepreno Volvo Penta estiĝis en 1930 per transpreno de akcia plimulto de Penta-uzinoj, kiuj liveris jam la unuajn motorojn al la unuaj Volvo-j. Oni fondis en 1935 la entreprenon Volvo Penta en Göteborg. La plej konataj evoluigoj estis Aquamatic, revolucia kombinado de interna kaj ekstera bordo kaj Duoprop-moviga sistemo. En Volvo Ocean Race inter 2001-2002 havis jan ĉiu veljaĥto du Penta-movigajn motorojn surborde por necesego.

Volvo Aero nomiĝis pli frue la Volvo Flygmotor kaj fondiĝis en 1941 per transpreno de akcia plimulto de Svenska Flygmotor AB. Volvo Aero produktis ŝtalan movigilon por la ĉasaviadilo Saab JA37B Viggen kaj evoluis raketopropulsion kaj ajuton.

[redaktu] Volvo Car Corporation

Volvo kiel markonomo estas konata antaŭ ĉio pri la samnoma aŭtomobilo-produktanto Volvo, kiu laborigas dismonde ĉ. 99.000 homojn kaj produktas ĉ. 420.000 aŭtojn jare (ambaŭ stato el 2001). Volvo havas la imiĝon de sekura aŭtomobiloj, la tielnomatan "Sekurecon el la ŝveda ŝtalo". La pli malgranda sveda konkurento estas la Saab, apartenante al General Motors.

[redaktu] Historio

La fondintoj de Volvo estis Assar Gabrielsson kaj Gustaf Larsson. Ili laboris de 1917 ĝis 1920 ĉe SKF AB (Svenska Kullagerfabriken). Assar Gabrielsson estis vedista estro, Gustaf Larsson inĝeniero. Jam ekde 1924 – post hazarda konatiĝo – ili ambaŭ planis jam la sveda aŭtomobila industrion. Aŭtune de 1924 komenciĝis la konstruaj laboroj de al unua veturilo. Aŭguste de 1926, ili estis konvinkitaj, ke la veurila produktado ekonomie sukcesos.

La firmao Volvo estis fondita el SKF jam en 1915 kiel filialo sub nomo Volvo (lat. mi rulas) kiu iĝis varosimbolo. La nomo post 1919 ne estis pluportita. Aŭtune de 1926, la SKF-estraro estis konvinkita pri iniciato de aŭtomobila produktado. SKF donis la jam ekzistantan firmaon Volvo kaj igis Assar Gabrielsson-on ĝenerala direktoro ekde 1-a de januaro de 1927.

La 14-an de aprilo 1927 forlasis la unua seria Volvo - Volvo ÖV4 "Jakob" – la uzinhalon sur insulo de Hisingen ĉe Göteborg. La ÖV4 (Öppen Vagn) estis kvarcilindra malferma aŭtomobilo. Somere de 1927 aperis PV4 (Person Vagn), kvarcilindra ferma personaŭto. En la jaroj de 1927 ĝis 1929 estis venditaj el tiuj du tipoj 996 ekzempleroj en diversaj varientoj.

Ĝis 1958 aperis de Volvo pliaj 10 diversaj serioj. La vendonombroj ne suepris la jaran vendonombron de 6.200 venditaj veturiloj.

La 12-a veturila serio atngis internacia sukcesegon. La Volvo Volvo PV444 (1947-1958) (ĝiba Volvo) kaj ties posteulo la Volvo PV544 (1958-1965) atingis la vendonombron sume de 440.000 veturiloj.

la sekva serio estis la Volvo P120, konata ankaŭ kiel "Volvo Amazon" (1956-1970) el kiuj oni produktis 667.322 axutomobiloj. En tiu ĉi veturilo debutis la sekurzono kaj pli poste la kapoapogilo. Per tio firmigis Volvo sian imiĝon pri produktanto de longdaŭraj kaj sekuraj aŭtoj.

Inter 1960-1973 estis produktita la serio de Volvo P1800 – netipa sporta aŭto por Volvo. Tiu Volvo P1800 estis konata el la televida serio "Simon Templar" kun Roger Moore. La sportkombia 1800 ES estis produktita en 8000 ekzempleroj.

Inter 1974 kaj 1980 surmerkatiĝis la Volvo C303 Cross Country. Temas pri senkompromisa ekstervoja (provinca) veturilo, kiu estis evoluita ĉefe por la aremo. Krom la kutima 2-aksa varianto estis aĉetebla eĉ 3-aksa ĉiurada speco. Kelkaj modeloj eniris la civilan uzon.

pliaj tipoj:

  • ekde 1967: Volvo P140
  • 1968-1975: luksa Volvo P164 supraklasa modelo
  • 1974-1993: Volvo 240
  • Volvo 262 C
  • komence de la 1980-aj jaroj aperis serio 700
    • Volvo 740
    • Volvo 760, surbaze de tio la kupeo Volvo 780
    • fine de la 1980-aj jaroj: Volvo 440, eta limuzino
  • ekde 1990: Volvo 940 kaj Volvo 960.


[redaktu] Modeloj de nuntempo

Granda sukceso estis la mezklasa modelo Volvo 850 komence de la 1990-aj jaroj, ĉefe kile kombivarianto. Post ekstera kaj noma ŝanĝo al Volvo V70 (kombio) kaj Volvo S70 (limuzino) estis la modelo ŝanĝita al Volvo S60 kaj Volvo V70. Intertempe aperis ankaŭ la ekstervoja varianto Volvo XC70.

Anstatxu la modeloj de 440/460 aperis Volvo S40/V40. Ĉar Volvo ne havis sufiĉan resurcon pro produkti tion la firmao kunlaboris en Joint-Venture kun Mitsubishi. Tiel la ĉasio de S40/V40 kaj tiu de Mitsubishi Carisma estis identa. En 2004 aperis sur la merkato la limuzino kun la sama nomo Volvo S40 kaj la kombio Volvo V50.

La pli granda serio 940/960 estas movita per 4-6-cilindra eksplodmotoro, la 960 havas motoron kun trilitra cilindra volumeno, kaj kiu estis alinomata pli poste al V90 (kombio) kaj S90 (limuzino).

Ekde 1996 ekzistas denove kupeo kun nomo Volvo C70, kiu estis konstruita kiel kabrioleto kaj havas la saman motoron ol tiu de V70-serio. La produktado de la kupeo momente ripozas, la kabrio havas ankoraŭ ioemtan ŝancon pr pluprodukto.

Ekde 2002 estas en programo la granda SUV Volvo XC90, kiu ekde 2004 aĉeteblas – pro postuloj de la nordamerika merkato – ankaŭ kun ’’Smallblock’’-V8-motoro. Tiu motoro estas evoluigita kun Yamaha, estas la unua V8-motoro en la historio de la aŭtomobil-historio de Volvo kaj kiu povos aperi en aliaj serioj.

[redaktu] modela trarigardo

  • Volvo ÖV4 ("Jakob")
  • Volvo 66
  • Volvo 140
  • Volvo 160
  • Volvo 240
  • Volvo 260
  • Volvo 262 C
  • Volvo 340
  • Volvo 360
  • Volvo 440
  • Volvo 460
  • Volvo 480
  • Volvo 740
  • Volvo 745
  • Volvo 760
  • Volvo 780
  • Volvo 850
  • Volvo 940
  • Volvo 960
  • Volvo C303 ("Cross Country")
  • Volvo C70
  • Volvo P120 ("Amazon")
  • Volvo P121
  • Volvo P122
  • Volvo P144
  • Volvo P164
  • Volvo P1800
  • Volvo PV4
  • Volvo PV36 ("Carioca")
  • Volvo PV60 ("The Yankee Car")
  • Volvo PV444
  • Volvo PV445 ("Duett")
  • Volvo PV544
  • Volvo PV651
  • Volvo PV831 ("Suggan")
  • Volvo S40
  • Volvo S60
  • Volvo S70
  • Volvo S80
  • Volvo S90
  • Volvo V40
  • Volvo V50
  • Volvo V70
  • Volvo V90
  • Volvo XC70
  • Volvo XC90


Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al
Volvo sub la gloso Volvo
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com