Vicenza
El Vikipedio
Vicenza | |
Dosiero:Vicenza-Stemma.png | |
Regiono: | ![]() |
---|---|
Provinco: | ![]() |
Koordinatoj: | 45° 33' N, 11° 33' E Mapo |
Alto super marnivelo: | 39 m |
Areo, km2: | 80 (2005) |
Loĝantaro: | 113483 (31-12-04) |
Loĝdenso, 1/km2: | 1379,2 (2005) |
Subdividaĵoj: | Anconetta, Bertesina, Bertesinella, Bugano, Casale, Debba, Longara, Ospedaletto, Polegge, San Pietro Intrigogna, Santa Croce Bigolina, Tormeno (2005) |
Najbaraj komunumoj: | Altavilla Vicentina, Arcugnano, Bolzano Vicentino, Caldogno, Costabissara, Creazzo, Dueville, Longare, Monteviale, Monticello Conte Otto, Quinto Vicentino, Torri di Quartesolo (2005) |
Sankta patrono: | San Vincenzo |
Festa tago: | 8-a de septembro (2005) |
Nomo de loĝantoj: | vicentini |
Poŝtkodo: | 36100 (2005) |
Imposta kodo: | L840 (2005) |
Kodo laŭ ISTAT: | 024116 (2005) |
Telefona prefikso: | 0444 (2005) |
Retpaĝo: | http://www.comune.vicenza.it |
Vicenza estas komunumo de Italio, proksimume 113.000 loĝantoj, ĉefurbo de la samnoma provinco.
Episkopa sidejo, ĝi estas konata kiel la urbo de Palladio - kiu tie realigis grandnombrajn konstruaĵojn - kaj ĝi estas tre grava arturbo, ke allogas turistojn ne nur el la regiono, Veneto, sed ankaŭ cetera Italio, Eŭropo kaj Mondo.
Pro la grandnombraj konstruaĵoj de Andrea Palladio, la urbo kaj la vilaoj de la provinco estis enmetataj en la monda kulturheredaĵo de UNESKO.
[redaktu] Historio
En la romia epoko, ĝi estis nomata Vicetia kaj unue menciita en la jaro 135 a-K.
Dum mezepoko Vicenza estis konkerita de Verono kaj aneksita al la senjorlando de la familio Della Scala.
De 1404 ĝis 1797, ĝi apartenis al la Venecia respubliko. Estis kvar pacemaj kaj bonstataj jarcentoj: arto atingis subliman nivelon kaj ekonomiko prosperis. 16-a jarcento estis epoko de la granda renesanca arkitekto Andrea Palladio, kiu heredigis al Vicenza kaj al tuta mondo nesubstitueblan arkitekturan propraĵon. Liaj ĉefkonstruaĵoj estas la Basilica Palladiana (Baziliko de Palladio), la Teatro Olimpico (Olimpika Teatro) kaj la vilao nomata Rotonda (Vilao Ronda). La tradicio de Palladio estis daŭrata de Vincenzo Scamozzi kaj aliaj arkitektoj ĝis la 18-an jarcenton.
En la 19-a jarcento, post la falo de Napoleono, Vicenza fariĝis aŭstrian urbon; fine, ĝi eniris en la Itala regno en la 1866. Dum la unua mondmilito oni batalis en la montaro de la provinco; dum la dua mondmilito la urbo estis tre difektata de Aliancana bombardado.
De 50-aj jaroj, forta ekonomika kaj industria kreskado transformis ĝin je prospera urbo.
[redaktu] Sciindaj informoj
- Vicenza estas la ununura itala komunumo kiu havas du orajn medalojn pro milita valoro sur sia standardo: la unua estis konsentita de la Reĝo Viktoro Emanuelo la 2-a la 18-an de novembro 1866 pro la rezistado al la Aŭstrio-Hungario en la 1848; la dua estis donita de la Prezidento Oscar Luigi Scalfaro la 11-an de marto 1995 pro la suferegoj de la loĝantaro dum la liberiĝa milito (1943 - 1945).
- La urbanoj de Vicenza estas nomataj Magnagati ("katmanĝuloj"): oni pensis ke ili estis tre malriĉaj, tiel ke la malsata loĝantaro manĝis la vagantajn katojn, ĉar ili ne povis aĉeti manĝaĵon.
[redaktu] Personuloj
- Roberto Baggio, futbalisto
- Giuseppina Bakhita, sanktulino
- Fernando Bandini, poeto
- Valerio Belli, skulptisto
- Maria Bertilla Boscardin, sanktulino
- Ottavio Bertotti Scamozzi, arkitekto
- Gelindo Bordin, maratonisto, olimpika ĉampiono
- Luigi Da Porto, verkisto
- Almerico da Schio, astronomo, meteorologo kaj inventisto
- Otello De Maria, pentristo
- Sankta Gaetano el Thiene, sanktulo
- Federico Faggin, komputikisto kaj inventisto
- Antonio Fogazzaro, verkisto kaj poeto
- Antonio Giuriolo, partizano
- Dino Lagni, sportisto
- Fedele Lampertico, ekonomikisto, verkisto kaj politikisto
- Niccolò Leoniceno, kuracisto
- Paolo Lioy, naturalisto kaj senatano de la Itala Regno
- Luigi Meneghello, verkisto
- Andrea Palladio, arkitekto
- Goffredo Parise, verkisto
- Antonio Pigafetta, verkisto kaj navigisto
- Guido Piovene, ĵurnalisto kaj verkisto
- Orlando Pizzolato, maratonisto
- Sergio Romano, historiisto kaj diplomato
- Paolo Rossi, futbalisto
- Mariano Rumor, politikisto
- Vincenzo Scamozzi, arkitekto
- Gian Antonio Stella, ĵurnalisto kaj verkisto
- Tiziano Treu, politikisto
- Vitaliano Trevisan, verkisto kaj aktoro
- Gian Giorgio Trissino, humanisto kaj diplomato
- Giacomo Zanella, sacerdoto kaj poeto