Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Viktoro Emanuelo la 2-a (Italio) - Vikipedio

Viktoro Emanuelo la 2-a (Italio)

El Vikipedio

Viktoro Emanuelo la 2-a
Pligrandigu
Viktoro Emanuelo la 2-a

Viktoro Emanuelo la 2-a (itale Vittorio Emanuele II di Savoia) naskiĝis la 14-an de marto 1820 en Torino kaj mortis en Romo la 19-an de januaro 1878. Li estis reĝo de Sardio (de la 23-a de marto 1849) kaj de 1861 unua reĝo de Italio.

[redaktu] Biografio

Viktoro Emanuelo estis la unue-naskito de Karlo Alberto de Savojo-Karinjano kaj de Maria Teresa de Toskanio. Li naskiĝis en la palaco de sia patra familio en Torino, de kie la patro prenis lin al Florenco, kie li pasigis siajn unuajn jarojn. Li estis edukita pliparte en la franca lingvo, kio eble kaŭzis lian simpation al Francio.

Li partoprenis en la Unua Itala Sendependeca Milito (kontraŭ Aŭstrio-Hungario) sub ordono de sia patro kaj poste en la malvenko de Novara (23-a de marto 1849); pro la sekva abdiko de sia patro li ekhavis la respondecon pri sia regno; li iĝis princo de Piemonto, duko de Savojo kaj reĝo de Sardio. Lia forta rolo en la intertraktado kun la aŭstria marŝalo Radetzky mildigis la humiligon de Piemonto post la malvenko.

Kontraŭe li mem humiligis kaj detruis Ĝenovon, kiu estis ribelinta al la Sardia Regno ("Sabaŭda Regno") kaj pro tio estis sieĝata, bombadata kaj fine lasita al la rabado fare de la pafistoj de generalo Alfonso LA MARMORA, revenantaj de la malvenko. Viktoro Emanuelo, ĝojigita pro la repreno de Ĝenovo, skribis en aprilo 1849 franclingvan leteron al La Marmora, en kiu li nomis la sendependeman popolon de Ĝenovo "neinda kaj naŭza bando de kanajlo" (vile et infecte race de canailles).

En 1859 li en la Dua Itala Sendependeca Milito perforte haltigis Giuseppe Garibaldi, kiu estis konkerinta la sudon de Italio, kaj malhelpis lin ataki Romon, kiun protektis Napoleono la 3-a.

En 1861 li estis proklamita la unua reĝo de ekestanta Italio, kaj iĝis simbolo de la nova sendependeco. Kun alia, kultura simbolo de sendependeco, la komponisto Giuseppe Verdi, la popolo ligis lin klarigante ties nomon akronimo de la reĝo nomo: "Viktoro Emanuelo Reĝo De Italio".

En 1866 li gvidis la Trian Italan Sendependecan Militon, batalante flanke de Prusio kontraŭ Aŭstrio; rezulto estis la aneksado de Venetio al Italio. Post vana provo pace solvi la krizon pri Romo li profitis la malvenkon de Francio en la francia-prusia milito (1870/71); li subtenis, kvankam kun hezito, la kampanjon de la pafistoj kontraŭ Porta Pia, je la 20-a de septembro 1870 kaj solene eniris Romon la 2-an de julio 1871.

Viktoro Emanuleo restis reĝo ĝis sia morto en 1878, kiam sekvis lin lia filo Umberto la 1-a.

Esencan organizan subtenon en la sendependiĝo li spertis de siaj ministroj kaj konsilistoj Massimo D'Azeglio kaj Camillo Benso di Cavour.


Antaŭulo:
Karlo Alberto de Savojo
1839 – 1849
reĝo de Sardio
1849 – 1861
Posteulo:


Antaŭulo:

reĝo de Italio
1861 – 1878
Posteulo:
Umberto la 1-a
1878 – 1900
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com