Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Teozofio - Vikipedio

Teozofio

El Vikipedio

Ĉi tiu artikolo bezonas poluradon, ĉar ĝi montras stilajn aŭ/kaj gramatikajn aŭ/kaj strukturajn problemojn, kiuj ne konformas al bona kvalitnivelo. La priskribo de la problemo troviĝas ĉi tie.


La esprimo "teozofio" havas hodiaŭ plurajn signifojn, i.a. specife homaranisman:

1) Mistika, senpera vidado kaj ekkonado Dion; pli alta sciado pri Dio kaj la misteroj de la kreaĵo. Teozofoj estas la novplatonistoj (2-a jarcento p.K.) kaj mistikuloj (de majstro Eckart ĝis Jakob Böhme), krome SWEDENBORG, ÖTINGER, SCHELLING.

2) En malpli vasta senco, la mistiko de Jakob Böhme, kiu estis akceptita i.a. de la grafo Louis Claude de Saint Martin. Apertenas al ĝi ankaŭ la "ŝvaba kristana teozofio" (Friedrich Christoph Ötinger, ekde 1731; ĝi efikis sur HEGEL, HÖLDERLIN kaj SCHELLING, GOETHE, Franz von Baader, KERNER kaj MÖRICKE.

3) En plej malvasta senco tio, kion praktikis la membroj de la 1875 fondita Teozofia Societo. La celo de tiu ĉi speco de teozofio estas la "ekkonado de la vera naturo de l' homo aŭ de la dia esenco, kiu estas unueca bazo de ĉio ekzistanta".

4) Teozofio en homaranisma senco estas tio, kion la "grandaj instruintoj de la homaro" instruis pri la vivo kaj la morto kaj pri la rilato de nia 'mi' al la universo kaj al la eterneco, kondiĉe ke tio ne kontraŭparolas la sciencon.

[redaktu] Analizo de la Zamenhofa lingvouzo rilate "teozofion":

Zamenhof uzis la vorton "teozofio", sen eksplicite difini ĝin. Kiusence li uzis ĝin? Oni devas analizi liajn tekstojn. En lia 4-a aldono al la dogmoj de Hilelismo (OV III-4) li skribis: "Pri la dogmo 11, kiu krom karaktero societa havas ankaŭ karakteron teozofian, oni devas memori, ke ĝi parolas nur pri tiaj instruoj, kiuj ne kontraŭparolas al la SCIENCO …" En la menciita dogmo 11 la koncerna frazo jene tekstas: "En la templo hilelista mi aŭskultados la verkojn de la grandaj instruintoj de la homaro pri la vivo kaj la morto kaj pri la rilato de nia 'mi' al la universo kaj al la eterneco…" Teozofio en homaranisma senco do estas tio, kion la "grandaj instruintoj" instruis pri la vivo kaj la morto k.t.p., kondiĉe ke tio ne kontraŭparolas la sciencon.

Kaj kiuj estas la "grandaj instruintoj"? Oni konsideru, ke en la hilelista fazo Zamenhof turnis sin ĉefe al la judoj. La nocio devas esti interpretita konforme al la juda tradicio; ĝi estas ĉi tie ia esperantigo de la titoloj "raw" aŭ "rab" (= "sinjoro", "instruinto", "majstro", "estro"), "rabbi" ("rabeno" = "mia instruinto"). Laŭ la juda kompreno Moseo estas la plej granda instruinto; li havas la titolon "rabenu" (= "nia sinjoro", "nia majstro", "nia instruinto"). La simila titolo "rabeno" estas uzata ankaŭ por elstaraj instruintoj de la torao, ĉefe por estroj de talmudaj lernejoj. Al tiuj apartenas ekz. Hilelo.

En la homaranista fazo la titolon "granda instruinto", "majstro" li certe ne konservis nur al grandaj judaj eruditoj. Ankaŭ eruditoj de aliaj religioj kaj filozofioj apartenas al la grandaj instruintoj. Konforme al la PIV, ni povas nomi ekz. ankaŭ Budhon, Aristotelon, Jesuon majstroj. Sed ne nur ilin. Apartenas al ili ankaŭ Hilelo, Rabban Joĥanan ben Sakai, rabenu Jehoŝua ben Ĥananja, rabenu Elieser ben Hyrkanos, Raw kaj Ŝmuel k.a.; el la kristanaj eruditoj Ambrozio, Aŭgusteno, Hieronimo, Tomaso el Akvino, Albertus Magnus k.a.; el la islamaj eruditoj almenaŭ Al-Ĥasali; el la grandaj filozofoj almenaŭ Konfuceo, Kartezio kaj Kantio k.a. Zamenhof mem, pro modesteco, ne volis, ke oni nomu lin "majstro". Por li tio sonus, kvazaŭ oni atribuus al li la saman rangon kiel al Moseo aŭ Hilelo…

Zorga analizo do finfine montras, ke "teozofio" por Zamenhof ne estis samsignifa al la specifa, mistika, intence eklektika pansinkretismo de Blavatski, Olcott, Besant, Rudolf Steiner, PURUCKER k.a. Li uzis propran difinon, proksiman al la klasika senco, kun spuroj precipe de la juda tradicio.


[redaktu] Ekstera ligo

• Homaranisma leksikoneto


---EdE-T

Teozofio. Religifilozofio, klopodo por Diokono. En 1875 de Helene Blavatsky kaj kolonelo Olcott estis fondita Teozofia Societo en Newyork, kies celoj estas: 1. Formi kernon de universala frateco de la homaro sen distingo de nacio, kredo, sekso kaj kasto. 2. Instigi al kompara studado de religioj, filozofioj kaj sciencoj. 3. Esplori la neklarigitajn leĝojn de la naturo kaj latentajn kapablojn de la homo. En 1411 fondiĝis ankaŭ Teozofia E-a Ligo, kies celoj estas konigi E-n kaj T-u reciproke, uzadi E-n kiel int. lingvon de la T-a Societo. En E aperis kelkaj broŝuroj pri T. kaj la ampleksa romano teozofia „Fatala Ŝuldo“ de Lionel d' Alsace. En 1913 aperis organo de TEL; „Espero Teozofia“, en 1928 ĝi havis sian 10-an jarkolekton. Pri la agado de TEL en la lastaj jaroj mankas informoj.

Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com