Homonimo
El Vikipedio
lingvo>vorto>homonimo<semantiko<lingv(ist)iko
Homonimo (de Helena homonymos "samnoma") estas vorto kiu havas la saman formon kiel alia, sed malsaman signifon. Esperantaj ekzemploj: eno (tio kio estas ene de io) - eno (japana monunuo); kubo (matematika figuro) - Kubo (lando); persone (mem, kiel persono) - persone (pere de sono). Kelkaj vortoj nur homonimas en certaj formoj: gama (rilate al gamo) - gama (greka litero); ĉar' (= ĉaro) - ĉar (pro tio ke). En la tielnomata Londona Biblio maloftaj homonimoj estas markitaj per apostrofo (') inter la radiko kaj la finaĵo: koro (organo) - kor'o (mezurunuo).
En Esperanto longe regis tradicio eviti kaj kontraŭlabori homonimojn, pro la ideoj pri "logika lingvo", neambigueco ks. Tial la plejmulto de tiuj "artefaritecaj" vortoj kiuj plej iritas skeptikulojn pri Esperanto: planedo (por eviti homonimiĝon kun "plan-eto"), metroo (pro metro), Kanadaa (pro Kanada), flaŭro (pro floro). Tamen la ada kresko de la Esperanta vortprovizo neebligis forbari ĉiujn homonimojn, kaj hodiaŭe ili jam sufiĉe multas. Pozitivan aspekton ja ankaŭ havas la homonimaro: Ĝi estigas bonan bazon por diversaj vortludoj, frapfrazoj, ŝercoj ktp.
En la lingvoj Ĉina kaj Japana abundas la homonimoj. Ĉefe ĉi-tiale iliaj uzantoj konservis malfacilan ideograman skribsistemon - je fonetika skribado la miskomprenebloj estus troaj.
Notu: En la Vikipedio ne uzatas la "London-Biblia" apostrofo; homonimajn artikolojn oni simple distingu per parentezaĵo: koro (mezurunuo), Monako (lando) ktp.
[redaktu] Ekstera ligo
- http://www.cooper.com/alan/homonym.html
- http://www.btk.elte.hu/delg/publications/modern_talking/60.html
- http://wsd.nlm.nih.gov
Homonimoj en Esperanto, konsiderataj nomenklature
Vidu ankaŭ: Sinonimo - Paronimo - Antonimo - Hiponimo - Hiperonimo