Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Falsa amiko - Vikipedio

Falsa amiko

El Vikipedio

Falsaj amikoj estas paroj de vortoj en du lingvoj (aŭ de literoj en du skribsistemoj), kiuj aspektas kaj/aŭ sonas simile, sed estas malsimilaj laŭsignife.

Enhavo

[redaktu] Ekzemploj de falsaj amikoj

  • "Eventualmente" en la portugala lingvo signifas "hazarde", sed "eventually" en la angla lingvo signifas "iam estonte, iam poste"; sekve tre ofte brazilaj tradukistoj tradukas he was deposed and eventually he was killed (li estis detronigita kaj iam poste li estis murdita) per ele foi deposto e eventualmente assassinado (li estis detronigita kaj hazarde murdita).
  • Öl en la sveda estas biero, sed en la germana estas oleo, kiu povas kaŭzi konfuzon en trinkejo.
  • Burro en la itala = butero, kaj gateau en la franca = kuko, sed en la hispana (kastilia) burro = azeno kaj gato = kato, do francaj/italaj vizitantoj povus malintence peti strangajn manĝaĵojn.
  • ναι en la greka, prononcata kiel ne en Esperanto, signifas jes.

[redaktu] Diferenco de 'falsa kognato'

Kontraste al tio, falsaj kognatoj estas similaj vortoj en malsimilaj lingvoj, kiuj ŝajnas havi komunan historian lingvistikan devenon (sendepende de signifo), sed fakte ne havas ĝin. Ekzemple, la esperanta vorto "estinta" (est-int-a) kaj la hispana vorto "extinta" (estingita) ŝajnas per formo kaj signifo havi la saman originon, sed oni okulfrape vidas ke "est-int-a" devenas de internaj reguloj de Esperanto. Malgraŭ tio, la vortogrupo falsaj kognatoj estas ankaŭ foje uzata por signifi falsaj amikoj.

[redaktu] Influo de falsaj amikoj en la lingvouzo

[redaktu] Evitado de vortoj aŭ esprimoj

Dum eŭfemismo estas evitvorto aŭ evit-esprimo anstataŭ vorto pretendate obscena (ekzemple 'maltrinki' anstataŭ 'pisi'), foje oni evitas vortojn kiuj fals-amike pensigas pri alilingvaj obscenaĵoj. Ekzemple, kelkaj anglalingvaj parolantoj de esperanto evitas diri 'Kiel vi fartas?' ĉar la verbo 'farti' pensigas pri la angla 'fart' (t.e. furzo) kaj anstataŭe diras ekzemple 'Kiel vi?'. Simile, finno dirus 'ulo' anst. 'homo' ĉar ĉi tiu identas la finnan vorton por 'gejo'. Brazilanoj evitas "amiko mia" kiu sonas kiel "a mim comia" (li sodomizadis min). Simile, en la hispana (kastilia), constipado sigifas simple "havanta malvarmumon", malgraŭ la signifo de la Esperanta radiko konstip- kaj alilingvaj kognatoj; laŭdire la reĝo Johano Karlo iam tiel fuŝis, provante paroli la anglan. Oni diras ke la frandaĵo churro (kastili-hispana) / txurro (eŭska) sonas malĝentila en Esperanto.

En varbado, internaciaj entreprenoj foje perdas monon per falsaj amikoj. Ekzemple, foje japana aŭtomobilfabriko Toyota proponis aŭtomobilon "MR-2" al franca publiko, sed "MR-2" sonas en la franca samkiel "merde" (merdo), kaj la vendoj fiaskis. Tiu okazis en Grekio al aŭtomobilo "Monza" ĉar en la greka tiu sonas kiel grava ofendo. En Brazilo la "Bank Boston" ne sukcesis akiri klientojn, ĉar "Boston" similas al portugallingva "bosta" (feko), sekve "Banco de Boston" (Banko de Boston) similas al "Feka banko". La nederlanda banko Rabobank subvenciis IJKon 1989, amuze por la esperantistoj. Sed pri tiaj aferoj eble pli abundas mitoj en la reto ol veraj okazoj, vidu ekz-e [1] (anglalingve). Ankaŭ ekzistas kombinaĵoj kiuj eventuale povus esti embarasaj, kia la jogurta trinkaĵo YOP (en fr), kiu signifas fikis en la rusa (skribata еб), sed verŝajne la kompanio ĝis nun ne provis vendi ĝin en Rusio.

Malgraŭ tio, eŭfemismado pro interlingvaj falsaj amikoj, en ĉiutaga vivo, estas nerekomendinda, ĉar la listo de tiaj koincidoj estus senfina kaj dependus de la ĉiukaza lingva referenco de la parolantoj. Ekzemple, oni mokas en Brazilo pri Usono, ĉar en ĝi estas urboj kiel Boston (Feko) kaj Chicago ("Ho, mi fekas!"), pli malbone estas Venezuela, ĉar ĝia ĉefurbo estas Caracas ("malpuraĵo el la nazo"), sed oni ne povas esperi ke usonanoj kaj venezuelanoj ŝanĝos la nomojn de siaj urboj por eviti mokon de brazilanoj. Simile, estas germania monto nome Wank, kiu por britoj signifas "masturbi", sed oni ne ŝanĝu la nomon de la monto pro tio. Ankaŭ la urbo Phuket estas simila al la angla fuck it. Estas germana familia nomo Joder, kaj en la kastili-hispana joder = fiki. Kaj alia germana familia nomo Katz (de Katze = kato), kiu en la itala sonas kiel Cazzo = peniso. La korea nomo Yoo Suk (ekz. la aktoro Kim Yoo Suk) signifas ion malĝentilan por usonanoj. Ankaŭ la kantona nomo Fuk Yiu estas malĝentila por angleparolantoj. Sed neniuj el ili estus ŝanĝataj pro tio.

[redaktu] Falsaj amikoj kaj lingvonivelo

La falsaj amikoj rilatas malsame al lingvonivelo de tradukanto. Neniu kiu bone konas la portugalan lingvon konfuzigu "no" (en) al ne, sed tio estas ofta al homoj kiuj apenaŭ ekkonis la lingvon. Male, eĉ spertaj esperantistoj konfuzas "apenas" (nur) al apenaŭ. Eble neniu konfuzigus la hispanan "sed" (soifo) al sed, ĉar "soifo" estas substantivo kaj "sed" estas gramatika vorto.

[redaktu] Vidu ankaŭ

[redaktu] Eksteraj ligiloj

Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com