Urala lingvaro
El Vikipedio
La urala lingvaro konsistas el ĉirkaŭ 20 parencaj lingvoj, kiujn parolas sume ĉirkaŭ 24 milionoj da homoj en orienta kaj norda Eŭropo kaj en nordokcidenta Azio Finno-Ugra Grupo.
La urala lingvaro estas dividita jene:
- Finn-ugra
- Samojeda
- Eneca - Neneca - Nganasa - Selkupa
Merrit RUHLEN (A Guide to the World's Languages, Stanford University Press, 1991) proponas ke paleosiberia lingvo, la jukagira, estas tria subbranĉo apud la samojeda kaj finn-ugra sublingvaroj. Tamen, tiu teorio ne estas universala opinio inter lingvistoj.
Estas iomete da debato pri ebla parenceco inter la urala kaj la altaja lingvaroj; kelkaj aliaj lingvistoj konsideras la uralajn lingvojn kiel parencajn al la hindeŭropaj lingvoj.
La plej parolataj anoj de la familio estas la hungara, la finna, kaj la estona, ĉiu de la finn-ugra sublingvaro.
Kelkaj trajtoj de tiuj lingvoj estas:
- Ili estas sintezaj lingvoj
- Ofta uzado de sendependaj sufiksoj
- Granda nombro de kazoj
- Vokala harmonio (mankas tamen ekz. al la estona)
- Nenia gramatika genro