Kirko
El Vikipedio
Kirko estas kristana preĝejo, destinita por liturgiaj diservoj.
La vorto devenas de la greka "kyriaké" (de "kyrios"=sinjoro) kaj signifas apartenanta al la sinjoro.
Granda kirko regata de episkopo nomiĝas katedralo, kaj kun speciala permeso de la papo, baziliko. Malgranda kiu ne estas sidejo de paroĥo nomiĝas kapelo.
Sinonimoj de la vorto kirko estas la ĝenerala preĝejo kaj didomo.
vidu ankaŭ: Sakristio