Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Pigo - Vikipedio

Pigo

El Vikipedio

Pigo

Pigo
taksonomio
Klaso Birdoj Aves
Subklaso Neognathae
Ordo: Paseroformaj birdoj Passeriformes
Subordo: Paseroj Passeri
Familio: Korvedoj Corvidae
Genro: Pigo Pica
Specio: Pigo Pica pica

La eŭropazia, eŭropa aŭ simple pigo (Pica pica) estas birdo el la familio de korvedoj. Ĝi estas tre sufiĉe disvastiĝita tra Eŭropo, Azio kaj Nordameriko. Temas pri facile videbla kaj rekonebla birdo ĉefe pro ĝiaj koloroj blanka kaj nigra.

Enhavo

[redaktu] Aspekto

La pigo estas granda birdo sufiĉe longa (46 cmj) same ke la frugilego aŭ la korniko, sed ankaŭ ne tiom granda ol la korvo. Ĝiaj koloroj estas blanko kaj nigro kaj ĉiu parto havas senmikse unu aŭ la alian. La kapo estas tre granda kaj ronda. La beko kaj la kapo ŝajnas sufiĉe fortaj. Ambaŭ ŝultroj, kolo kaj brusto estas brile nigraj. Tiu brilo estas iome verda aŭ viola. La ventro kaj komencaj partoj de la flugiloj estas senmakule blankaj. La flugiloj brile nigraj kun bluverdaj nuancoj kaj sube de la pintaj plumoj estas blankaj partoj videblaj dumfluge. La vosto estas longega, laŭŝtupara kaj nigra kun nuancoj verdaj, bronzaj kaj aliaj. Resume la birdo estas blanko-nigra se vidata de malproksime kaj ĉefe kontraŭ la sunradioj, sed multkolora se vidata de proksime.

La kruroj estas fortaj kaj nigraj. La ino kaj la viro montras similajn aspektojn, sed la inoj estas iome malpli grandaj (ĉirkaŭ 10 %). La nematuruloj similas, sed ilia nigro estas pli senbrila.

[redaktu] Disvastiĝo kaj subspecioj

La pigo ĉeestas la plej grandan parton de Eŭropo (escepte Islandio kaj la grandaj mediteraneaj insuloj), grandan parton de Azio kaj eĉ iome en Nordameriko. Tiom ampleksa disvastiĝo igis etajn diferencojn kiuj devigas diferenci subspeciojn.

Tiuj diferencoj rilatas la voston, la bekon, la proporciojn kaj disvastiĝon de la koloroj blanka kaj nigra, la brilon, la grandecon... Pri tiu lasta diferenco estas preskaŭregule, ke la pigoj de malvarmaj regionoj estas iom pli grandaj.

Oni diferencas 13 subspeciojn:

La plej dispartigita grupo estas tiu de la nordamerika subspecio; tamen ĝi similas tiom sufiĉe ke estas rigardata kiel normala subspecio. Male la korea subspecio, P.P. sericea, ŝajnas genetike disaparta kaj oni pristudas ĝian diferencigon kiel aparta specio.

Tiu adaptiĝo al kaj en la medio eksplikas, ke temas pri nemigranta birdo.

[redaktu] Movmoroj

La pigoj kutime moviĝas surtere kaj fluge pogrupete, tio estas laŭ familio, ĉu paro ĉu kun idoj. Ili translokiĝas po unu, tio estas: flugas la unua kaj post dek aŭ dekkvin sekundoj la dua, ktp. Dume ili iome klakas. Antaŭ surteriĝo ili haltiĝas per malfermo de flugiloj kaj bremsado paraŝute.

Kiam ili surteriĝas, levas atentege la voston por ke ĝi ne tuŝu la plankon. Tiel ili marŝas starege kiel korvoj, sed se temas pri manĝado kaj starigo de vicoj rilate aliajn speciojn aŭ ene de la propra familio ili saltetas eĉ malfermetante la flugilojn.

La grupoj nombras ekde la plej proksima familio (4) ĝis la plej ampleksaj (12). Tamen vintre ili povas kuniĝi en pli ampleksaj birdaroj, ekzemple de 50, kiam la viroj pliaktiviĝas interpersekutante unu la alian kaj konkurante por allogi la inojn. Por tiu flatado la virpigoj gonflas la plumetaron de la kapo kaj levas, malfermas kaj fermas la voston kvazaŭ kiel ventumilon; ili klakas per speciala frazaro kaj gonflas la blankan plumaron de la flankoj super la nigro de la flugiloj por ŝajniĝi pli allogaj antaŭ la inoj.

La paroj estas formitaj porĉiame sed, kiam unu membro pereiĝas, la alia kuniĝas ne al maturulo sed pli kutime al junulo.


[redaktu] Medio

La pigoj vivas facile en medioj kaj kampara — ĉefe proksime de kultivataj kampoj — kaj urba ĉefe ĉirkaŭ parkoj aŭ ĝardenoj. En kampara medio ĝi iĝas damaĝa besto por homaj interesoj; do, ili estas persekutataj kaj iĝas malfidemaj. En urbaj medioj male ili ofte manĝas malpuraĵojn, do neniu persekutas ilin kaj pro tio ili iĝas sekuraj kaj serĉas la homan proksimecon kiu faciligas ilian nutradon.

[redaktu] Manĝado

La pigoj manĝas ĉion. Eble tio estus la kialo de ties ampleksa disvastiĝo. Ili voras kaj animalajn kaj vegetalajn manĝaĵojn; iom pli vegetalajn vintre kaj iom pli animalajn kiam dum la mezvarmaj kaj varmaj monatoj la bestetoj abundas. Inter vegetaloj ili manĝas ne nur grejnojn kaj semojn, sed ankaŭ fruktojn, do la damaĝo farita al la kamparanoj estas certa. Inter animaloj ili manĝas ne nur senvertebrulojn (insektojn) sed ankaŭ vertebrulojn: musetojn, birdetojn, birdidojn... kaj ĉefe ovojn. Merloj kaj turdoj suferas terure tiun rabadon kaj tiuj kaj aliaj bestoj iĝas logike malamikoj de la pigoj.

Ofte pigoj manĝas kadavraĵojn; pro tio ili oftas apud ŝoseoj. Ia moro rilatas al tiu ŝatata manĝoprefero. La pigoj ĝuas pli lertajn vidkapablon kaj scivolemon ol aliaj birdoj; do, ili estas la unuaj kiuj malkovras la kadavraĵon, ekmanĝas, sed baldaŭ aperas korvoj kiuj forpelas la pigojn por pli konforte manĝi. Poste venas la vulturoj kiuj faras same. La pigoj ŝtelprofitas intermezajn okazaĵojn aŭ forpurigas la restaĵon.

Alia moro rilatanta la manĝado helpas la sukceson de tiu specio. Ili prenas fruktojn kaj kaŝas ilin, kiam tio abundas, por posta manĝado, kiam jam ne abundos.

La fakto, ke pigo manĝas tiom diversajn manĝaĵojn nomigis tiel (pica [pika] mensa malordo) tiun malsanon kiu konsistas el voro eĉ tion kion la korpo ne akceptus.

[redaktu] Reproduktado

juna pico

Ĉirkaŭ aprilo la pigoj konstruas iliajn nestojn, kutime en arboj; se tiuj ne abundas, en dornaj arbustoj; se ankaŭ tiuj ne abundas, en heĝoj kaj tute malofte surplanke. En arboj ili uzas la disigejon de la branĉoj kaj sur ĝi ili konstruas per koto , arĝilo kaj lignetoj fortan bazon por la nesto kiu poste kaŝas per ligneta kovrilo.

En nordaj zonoj la paroj defendas pli ampleksan teritoriojn kaj sude, kie abundas la ekzempleroj, la nestoj pli proksimas.

La ino demetas antaŭ la fino de aprilo el 5 ĝis 8 ovojn kiujn kovas dum 18 ĝis 24 tagoj. Poste la bredado estas farata de ambaŭ gepatroj. La ovoj estas malgrandaj kompare kun tiom grandaj gepatroj. Ili malsimilas, kelkaj estas pli bluaj, kelkaj pli verdaj, kelkaj kun pli da brunaj makuloj... La ino ne faras novan dematadon, se ne okazas ia akcidento.

La ovoj ofte estas parazitataj de la tufkukolo; tio estas: ĝi manĝas unu ovon kaj demetas unu el siaj ovoj, kiu estos kovata kaj ties birdido bredata de la pigoj anstataŭ ilij idoj.

[redaktu] Voĉo

Ĝi estas aspra, raŭka kaj malagrabla. Iu ĉakrakrá. Ŝajne la pugo uzas sufiĉe varian fraz-tresoron. La alarmo konsistas el tiu "ĉat-ĉat-ĉat", sed ne samas, depende ĉu ĝi vidas aŭ ne la kialon de la alarmo ; en la unua kazo ekas per "ska ska", en la dua per iu "ŝrakak". Se la pigo atakas, klakas per "ĉerk". La idoj petas per ĉiak. Krome oni klakas alimaniere se oni flatas aŭ se la pigo estas kaptivo de homoj kaj tiel aŭ nature ilipovas imiti la voĉon de aliaj birdoj.

[redaktu] Aliaj moroj kaj tradicioj

Pro ĉio kaj pro alio la pigoj "ĝuas" ĉe la homoj famon de voremaj, konservemaj kaj domaĝaj. Oni rakontas, ke ili foje kuniĝas por ataki katojn unu post la alia, kompreninde se oni pensas, ke katoj povas al ili formanĝi ĉu ovojn ĉu idojn.

Alia diraĵo asertas, ke pigoj (ankaŭ aliaj birdoj samfamiliaj) povas forrabi brilaĵojn kaj orkoloraĵojn por kaŝi ilin en siaj nestoj! Tio estas kialo por multege da tradiciaj rakontoj kaj diraĵoj. Iu pli scienca esplikklopodo diras, ke pigoj ne bone orientiĝas nesten kaj tiun brilon ili porfitas tiurilate.

La pigo estas ĉehoma birdo, tre konata kaj ofte homoj forrabas idojn el nesto por dresi ilin. Pro ilia voremo ili estas facile bredataj kaj pro ilia inteligenteco facile dresataj.

[redaktu] Literaturo

[redaktu] Germanlingva

  • Gerhard Kooiker kaj Claudia Verena Buckow: Die Elster. Ein Rabenvogel im Visier. 144 p.; Aula, Wiesbaden 1999, ISBN 3-89104-633-2.


Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al
Pigo sub la gloso Pica pica
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com