Paul Hopkins
El Vikipedio
Paul Hopkins (naskiĝis 1958 en Viktorio, Brita Kolumbio (Kanado)) unue studis ĝermanajn kaj slavajn lingvojn kaj literaturojn, sed poste doktoriĝis pri lingvistiko, kaj verkis doktoran disertacion pri la fonologio de la kaŝuba lingvo. Kiel lingvisto li ankaŭ okupiĝis multe pri indiĝenaj lingvoj de Kanado, precipe tiuj de la saliŝa lingvaro kaj la atapaska lingvaro, kaj traduke adaptis por esperant-lingva leganto pedagogian gramatikon de la laŝucida lingvo.
Paul komencis agadon en la Esperanto-movado kiel kasisto de la Esperanto-Klubo de Victoria en 1978, kaj baldaŭ poste (1979) elektiĝis prezidanto de la Junularo Esperantista Kanada. Tri restadoj en Germanio (1978, 1979 kaj 1980/81) konatigis lin kun la eŭropa movado kaj kondukis al tutjara staĝo kiel volontulo de TEJO en Centra Oficejo de UEA/TEJO en Rotterdam (1981/1982) por la Komisiono pri Eksteraj Rilatoj de TEJO, post kiu li elektiĝis estrarano de la Tutmonda Esperantista Junulara Organizo dum la IJK en Leuven. Havante la estraran taskon de landa agado, li fariĝis unua redaktoro de ties organo TEJO Tutmonde. Poste li dufoje reprezentis sian landon en la Komitato de UEA, kaj mult-jare agadis kiel interreta instruanto de Esperanto por kursoj de la baza kaj meza nivelo.
Paul ankaŭ agadis en la kanada Esperanto-movado, aliĝante al la estraro de Kanada Esperanto-Asocio en 1984, akceptante la postenojn de vicprezidanto (1985), prezidanto (1991), kaj sekretario (2000). Por KEA li redaktis plurajn eldonaĵojn: la Esperant-lingvaj bultenoj Alumeto(13 numeroj) kaj Lumo (4 numeroj ĝis nun), kaj la angla-lingva bulteno Esperanto Update, (20 numeroj). Li fondis kaj daŭre prizorgas retan grupon ĉe Yahoo por kanadaj esperantistoj, esperanto-ca.
Paul nun vivas en Kalgario (Alberto), kie li estas estrarano pri komunikado en la Organiza Komitato de la 7a Tut-Amerika Kongreso de Esperanto (TAKE). Li kontribuas al la evoluado de la Esperanta Vikipedio sub la nomo kanadano.