Atapaska lingvaro
El Vikipedio
La atapaska lingvo-familio estas grava grupo de nord-amerikaj indiĝenaj lingvoj, la plej granda grupo en Usono kaj Kanado laŭ nombro de lingvoj kaj laŭ nombro de nuntempaj parolantoj. Ĝiaj membroj inkluzivas la apaĉajn lingvojn de sudokcidenta Usono (el kiuj unu, la navaha, havas pli ol 150 000 parolantojn) kaj plurajn gravajn lingvojn de okcidenta Kanado. Kune kun la mortanta, klare parenca ejaka lingvo, kaj la simil-struktura, eble parenca tlingita, la atapaska lingvaro formas la lingvan superfamilion nadenea. (Iam oni konsideris ankaŭ la hajda parto de nadenea lingvaro, sed pli modernaj studoj montris la similecojn nur supraĵaj.)
Lingvo |
---|
Lingvistiko | Interlingvistiko | Planlingvo | Lingvaj Familioj (Malnova Tabelo) | Lingva filono | Izolita lingvo |
Listoj : alfabetorde | laŭ ISO 639 | laŭ familio | laŭ parolantaro | laŭ skribsistemo |
Diverslingve : Nombroj | Saluti | Danki | Idiotismo kaj idiotismaj esprimoj |
Landoj kaj lingvoj de Bertilo Wennergren kaj Martin Weichert |