Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Kaŝuba lingvo - Vikipedio

Kaŝuba lingvo

El Vikipedio

Dulingva signo en Puck
Pligrandigu
Dulingva signo en Puck

La Kaŝuba (aŭ pomerana) lingvo estas okcidentslava lingvo, kiun oni parolas en la regiono okcidente de Gdansko. Sociologoj taksas ke estas ĉ. 500 mil kaŝuboj kaj 300 mil duon-kaŝuboj, de kiuj eble triono parolas la lingvon regule.

La lingvo parencas al la pola lingvo, kiu influis ĝin dum la longa kunvivado, ĉefe gramatikon kaj vortfaradon. La plej gravaj diferencoj inter pola kaj kaŝuba estas en la fonologio kaj en la vort-trezoro: la kaŝuba havas pli multajn vokalojn ol la pola, kaj dum la pola havas vortoakcenton kiel Esperanto (sur la antaŭlasta silabo), la kaŝubaj dialektoj havas akcenton aŭ sur la unua silabo (en la sudo), konsekvence sur radiko aŭ deriva sufikso (centre) au' sur diversaj vorteroj depende de fleksia finaĵo (norde). Koncerne la vort-trezoron, la kaŝubaj dialektoj retenis multajn slavajn vortojn kiuj anstataŭiĝis per alilingvaj pruntaĵoj en la pola, kaj ili havas iomete pli da pruntaĵoj el la germana ol la pola.

Kaŝubismoj aperas en la skriba lingvo ekde la 15-a jarcento, sed kaŝube skribita literaturo ekaperis nur meze de la 19-a jarcento - en latina skribo kaj laŭ modelo de la pola ortografio. Longe oni disputis pri ortografio, sed de 1995, oni havas norman ortografion kaj gramatikon, kiun oni instruas en multaj lernejoj, sed verkantoj rajtas elekti siajn vortojn lau' la kutimoj de la propra dialekto. Inter la plej gravaj kaŝubaj verkistoj estis Florian Ceynowa, kiu unue publikigis verkojn kaŝube, Hieronim Derdowski, kiu verkis la unuan eposon en kaŝuba lingvo O panu Czorlin'scim co do Pucku po sece jachol [Pri sinjoro Czorlinski kiu iris al Pucku por retoj], Alexander Majkowski, kiu verkis la unuan romanon en la kaŝuba Zece i przigode Remusa [Vivo kaj aventuroj de Remus], Jan Drzezdzon, kiu verkis historion pri la kaŝuba literaturo kaj plurajn romanojn, kaj Eugeniusz Golabk, kiu tradukis la Nova testamenton kaj la Psalmaron en la kaŝuban.

Tradicie, poloj vidas la kaŝuban nur kiel dialekton de la pola lingvo dum eksterlandanoj vidas ĝin kiel apartan lingvon, sed nuntempe ankaŭ polaj kaŝubologoj akceptas ke socie la kaŝuba funkcias kiel sendependa lingvo, kaj ŝtataj instancoj nun ankau' subtenas strebojn evoluigi kaj disvastigi kaŝub-lingvan kulturon. La kaŝuba lingvo estas instruata en cento da lernejoj, kaj ekzistas kaŝubaj revuoj, radiaj kaj televidaj elsendoj, kaj retejoj - estas eĉ kaŝuba vikipedio (vidu la ligilon ĉi-sube)!

[redaktu] Vidu ankaŭ

[redaktu] Eksteraj ligiloj

Wikipedia
Vidu la artikolojn de la
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com