Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Paranojo - Vikipedio

Paranojo

El Vikipedio

Paranojo estas pretertaŭga anksio aŭ timego koncernanta la propran bonfarton, kiun ankcion oni konsideras malracia kaj troa, eble ĝis la punkto esti psiĥozo. Tio tipe inkluzivas persekutecajn kredojn pri verŝajna minaco, aŭ kredo je ia konspiraĵa teorio. En la originala greka, παράνοια (paranoia) (4 silaba?) signifas simple frenezo (para = "ekster"; nous = "menso") kaj estas tiu uzo, kion oni tradicie uzadis en psiĥatrio por priskribi ajnan iluzieman kondiĉon Tamen, la preciza uzado de la termino ŝanĝiĝis trala tempo en la kuracarto, kaj pro tio, moderna psiĥiatria uzado povas diversi.

Enhavo

[redaktu] Uzado en psiĥiatrio

En psiĥiatrio, la terminon paranojo uzis Emil Kraepelin por nomi mensan malsanon en kiu iluzieca kredo estas la sola, aŭ plej elstara trajto. En sia originala provo klasifiki diversajn formojn de mensa malsano, Emil Kraepelin uzis la terminon pura paranojo por nomi kondiĉon en kiu ĉe-estas iluzio, sed sen anjna perceptebla malpliboniĝado de intelektaj povoj kaj sen ia el la aliaj trajtoj de dementia praecox, la kondiĉo poste renomita sĥizofrenio. Notinde, laŭ lia difino, la kredo ne devas esti persekuteca por ke ĝi klasifiĝu paranoja, do senlima nombro da iluziecaj kredoj klasifebla kiel paranojo. Ekzemple, homo kies sola iluzia kredo estas ke li aŭ ŝi estas grava religia figuro estus klasifita laŭ Kraepelin kiel havanta 'puran paranojon'.

Kvankam la diagnozo prua paranojo ne plu uziĝas (ĝin jam anstataŭas la diagnozo iluzieca malsano (delusional disorder)) la uzo de la termino por aludi la ĉeeston de iluzioj ĝenerale, anstataŭ persekutecaj iluzioj specife, plu vivas en la klasifaĵo paranojeca sĥizofrenio, kiu signas formon de sĥizofrenio en kiu iluzioj elstaras.

Pli laste, klinika uzo de la termino emas priskribi iluziojn en kiuj la koncerna persono kredas ke ĝi persekutiĝas. Specife, tiu moderna difino entenas du centrajn elementojn:

  1. La individuo opinias ke damaĝo okazas, aŭ okazos al ĝi mem.
  2. La individuo opinias ke la persekutanto intencas kaŭzi damaĝon.

Paranojo ofte kuniras kun psiĥozaj malsanoj, aparte sĥizofrenio, kvankam atenuitaj trajtoj povas ĉeesti en aliaj ĉefe nepsiĥozaj diagnozoj, kia paranojeca malsano de la personeco (... personality disorder). Paranojo povas ankaŭ esti flankefiko de medikamento aŭ distrumaj drogoj (~recreational drugs).

Laŭ nelimigita uzo de la termino, ordinaraj paranojaj iluzioj povas inkluzivi la kredon ke la persono estas persekutata (sekvata), venenata, aŭ amata de malproksimeco (ofte fare de amaskomunikila figuro aŭ eminentulo, iluzio konata kiel erotomanio aŭ sindromo de de Clerambault). Aliaj ordinaraj paranojaj iliuzioj inkluzivas la kredon ke la persono havas imagatan malsanon aŭ parazitan infekton (iluzia parazitozo ~ delusional parasitosis); ke la personon taskis Dio al speciala misio; aŭ ke la agojn de la persono regas ekstera forto.

[redaktu] Paranojo laŭ populara kulturo

En popola kulturo oni ofte prezentas paranojon kiel inkluzivanta:

  • Kredon havi specialajn povojn aŭ posteni specialan mision (iluzio pri moŝtegeco ~ "delusion of grandeur");
  • Konspirecaj teorioj, kiaj vidadi ŝajne seninterrilatajn novaĵojn kiel partoj de pli granda, tipe konspireca komploto;
  • Troigita timo de teroristoj, kriminaloj, aŭ banditoj;
  • Nigraj helikopteroj kaj alia amasobservado;
  • Persekutado far potencaj kontraŭuloj, kiaj UFO-oj, teroristoj, la Viroj en Nigro, sekretaj societojdemonoj;
  • Paranojo aŭ kredo je konspirecaj teorioj pri perceptataj (opiniataj) politikaj aŭ sociaj malamikoj (kiel en The Paranoid Style in American Politics far Richard Hofstadter)
  • Mensa regado per nevideblaj radioj, kaj metalfolia ĉapelo por ilin obstakli;
  • Timo de venenado, adulterita manĝaĵo (ekz., aspartame) aŭ akvo (ekz., fluoridizado) kiel parto de sekreta komploto. En la filmo, Dr. Strangelove, la karaktero Brig. General Jack D. Ripper suferas de impotence (?), kion li atribuas al fluoridizado;
  • Legi rakonton, spekti filmon, aŭ aŭskulti kanton kaj sentadi ke la propra vivo precize similas tiun de la temato de tiu rakonto, filmo, aŭ kanto. La filmo, The Truman Show, kiu bildigis viron kiu malkovras ke lian tutan vivon oni filmas kiel televidan montraĵon, estas unu el la plej referencataj filmoj;
  • En la film-serio Tremors, la karakteron Burt Gummer (Michael Gross), konsideras paranoja la aliaj karakteroj, pro lia treega malfido je la registaro, timo je en:eminent domain (?), ĝenerala suspektemo pri siaj kamaradaj homaj estaĵoj.

[redaktu] Vidu ankaŭ

[redaktu] Plua legado

  • (angle) Farrell, John. Paranoia and Modernity: Cervantes to Rousseau (Cornell University Press, 2006).
  • (angle) Freeman, D. & Garety, P.A. (2004) Paranoia: The Psychology of Persecutory Delusions. Hove: Psychology Press. ISBN 1-84169-522-X
  • (angle) Igmade (Stephan Trüby et al, eds.), 5 Codes: Architecture, Paranoia and Risk in Times of Terror", Birkhäuser 2006. ISBN 3-7643-7598-1
  • (angle) Kantor, Martin. (2004) Understanding Paranoia: A Guide for Professionals, Families, and Sufferers. Westport: Praeger Press. ISBN 0-275-98152-5
  • (angle) Munro, A. (1999) Delusional disorder. Cambridge: Cambridge University Press. ISBN 0-521-58180-X
  • (angle) Sims, A. (2002) Symptoms in the mind: An introduction to descriptive psychopathology (3rd edition). Edinburgh: Elsevier Science Ltd. ISBN 0-7020-2627-1

[redaktu] Eksteraj ligiloj

Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com