Mondial - Librejo.com
El Vikipedio
La eldonejo Mondial kun ĝia Esperanta fako Librejo.com estas lokita en Novjorko (Usono). Ĝis 2003 ĝia sidejo estis Berlino (Germanio). Gvidanto de la eldonejo estas Ulrich Becker.
Ĝia retadreso estas http://www.librejo.com.
Al ĝiaj eldonaĵoj apartenas:
- Daniel Defoe: Robinsono Kruso. Nova, lingve prilaborita eldono de la koncizigita romano. Novjorko, 2004. 125 paĝoj. (La unua eldono aperis en Philadelphia, 1905.)
- Johann Wolfgang von Goethe: Faŭsto. Ambaŭ partoj de la klasika germana dramo. Tradukita de Karl Schulze. Eldonita libroforme (Berlino, 1999) kaj kompaktdiske (Novjorko 2004). La 2-a eldono de la libro aperis ĉe Mondial en 2004, 568-paĝa libro, kaj kun eseoj de Karl Schulze kaj Sabine Fiedler.
- Aleksej Konstantinoviĉ Tolstoj: Princo Serebrjanij. Reeldono de la romano pri la tempo de Ivano la Terura. Tradukis Maria Ŝidlovskaja. Novjorko, 2004. 230 paĝoj. (La unua eldono aperis en Moskvo, 1912.)
- Detlev Blanke: Esperanto kaj Socialismo? Pri la movado sur la "alia flanko". Eseo. 64 paĝoj.
- Ulrich Becker: Ĉiuj dioj estas for... Novjorkaj Poemoj. Poemaro. 104 paĝoj.
- Friedrich Schiller: La Rabistoj. Dramo. Tradukis L. L. Zamenhof. 152 paĝoj. Reeldono de la Pariza eldono de 1928, kun nova glosareto.