Daniel Defoe
El Vikipedio
Daniel DEFOE (naskiĝis 1660, mortis la 26-an de aprilo, 1731) estis angla verkisto, konsiderata la iniciatinto de la anglalingva romano.
Defoe naskiĝis en Londono. La preciza naskiĝtago estas nekonata. Li elprovis diversajn profesiojn, fariĝis fine ĵurnalisto skribante antaŭ ĉio pri politikaj kaj religiaj temoj.
Sian mondfaman romanon Robinson Crusoe (Robinsono Kruso) li verkis en la aĝo de preskaŭ 60 jaroj. Modelo por la protagonisto estis la skoto Alexander Selkirk, kiu pasigis kvar jarojn sur neloĝata tropika insulo.
Defoe mortis en Londono en 1731.
[redaktu] Listo de verkoj
- Robinson Crusoe (1719)
- A Journal of the Plague Year ("Kroniklo de la jaro de la amasmalsano", 1722)
- The Fortunes and the Misfortunes of the Famous Moll Flanders (1722)
- Colonel Jack (1722)
- Roxana (1724)
[redaktu] En Esperanto aperis
Robinsono Kruso : lia vivo kaj strangaj, mirindegaj aventuroj / de Danielo Defo. [Original transl. by A. Krafft. Preface R. W. Mason]. - Philadelphia: Henry Altemus Company, [1908]. - 143 p. : multaj ilustr. Dua eldono: Mondial - Librejo.com, Novjorko, 2004.
Originalo: Robinson Crusoe
Robinsono Kruso : legolibro por geknaboj laŭ Campe / kompil. de H. J. Bulthuis. - Zutphen: Thieme, 1928. - XII, 127 p. : ilustr.
Originalo: Robinson Crusoe
Robinsono Kruso : legolibro por geknaboj laŭ Campe / kompil. de H. J. Bulthuis. - 2. eld. - Zutphen: Thieme, 1931. - XII, 130 p. : ilustr.
Originalo: Robinson Crusoe
[redaktu] Ekstera ligilo
- Robinsono Kruso
- Robinsono Kruso ĉe Projekto Gutenberg
- Verkoj de Daniel DEFOE ĉe Projekto Gutenberg