Makao
El Vikipedio
Geografio > Azio > Ĉinio > Makao
La Aomen-a Speciala Administra Regiono de Ĉinio, antaŭe Makao, estas malgranda teritorio sur la suda marbordo de Ĉinio. Ĝi situas Mapo
ĉ. 70 km sudokcidente de Hongkongo kaj 145 km de Kantono (ĉine: Guangzhou). Ĝi estis la plej malnova Eŭropa kolonio en Ĉinio, fondita en la 16-a jarcento. La portugala registaro transdonis suverenecon super Aomen-o al Ĉinio en 1999, kaj ĝi nun estas Speciala Administra Regiono de Ĉinio. Loĝantoj de Aomen-o plejparte parolas la kantonan lingvon indiĝene; la mandarena ĉina, la portugala kaj la angla lingvoj estas ankoraŭ parolataj.
Larĝe, Aomen-ano aludas al tuto da konstantaj loĝantoj de Aomen-o, sed mallarĝe, ĝi aludas al etna grupo en Aomen-o de portugala descendo, ĝenerale miksas kun ĉina sango.
Krom la historiaj koloniaj antikvaĵoj, la plej grandaj allogaĵoj en Aomen-o estas la ludkazinoj. Kvankam multaj formoj de hazardludo estas leĝaj tie, la plej populara ludo estas Pai Gow, ludata per ĉinaj domenoj. Hazardludistoj el Hongkongo ofte prenas unu-tagan ekskurson al la urbo. Prama servado de akvoglisilo inter Hongkongo and Aomen-o estas havebla 24 horojn tage, ĉiutage.
- Landkodo: MO.
- Nacia nomo: Aomen (zh), Macau (pt).
- Areo: 21 km².
- Loĝantaro: 437.000, inter ili 95 % ĉinoj, 3 % portugaloj.
- Adm. centro: Makao (190 mil).
- Oficiala lingvo: ĉina, estas disvastigita ankaŭ la portugala.
- Pokapa MEP: 16.000 $.
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- http://www.gov.mo
- http://www.macautourism.gov.mo
- http://www.gov.mo/egi/Portal/index.jsp
- http://www.gcs.gov.mo/ugcs/MainFrame.php?PageLang=C
- http://www.macau.se