Kelmis
El Vikipedio
Geografio > Eŭropo > Belgio > Valonio > Lieĝio > Kelmis
Mapo de la komunumoj en la provinco |
---|
Bazaj informoj |
Provinco: Lieĝio |
geografia situo: 50°43'N; 6°00'E Mapo |
areo: 18,12 km² |
enloĝantoj: 10.175 (2004-07-01) |
loĝdenso: 562 loĝantoj/km² |
horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro) |
poŝtkodo: 4720 |
Kelmis (germane:[KELmis] aŭ france:La Calamine) estas komunumo en Belgio.
Ekde 1977, la komunumoj Neu-Moresnet kaj Hergenrath apartenas al Kelmis, la ĉefa komunumo.
Enhavo |
[redaktu] La ĉirkaŭaĵo
Brila pejzaĝo allogas: en la sudo la Altaj Torfmarĉoj kaj la Dukarbaro, en la nordo kaj oriento la Projsarbaro kaj en la okcidento la Hervena Plataĵo. Kelmis kaj ĝia ĉirkaŭaĵo havas ĉion por garantii belajn feriojn: ripozlokoj, ekskursoj, vidindaĵoj, kasteloj, monumentoj, folkloro, tradicio, vivkulturo kaj gastronomio.
[redaktu] Trilandojpunkto
Kelmis estas la tuŝpunkto de tri landoj tri lingvoj kaj tri kulturoj : la germana, la franca kaj la nederlanda. Proksimume 10 minutojn aŭtomobile situas la malnova imperia urbo Akeno. De tie, post ĉirkaŭ 15 minutoj oni estas en Nederlando kaj duonan horon daŭras la vojaĝo al Lieĝo. La trilandojpunkto estas la loko kie la limoj de tri landoj nome Belgio, Germanio kaj Nederlando unu la alian trovas. De la fino de la 19a jarcento kaj je la komenco de la 20a jarcento oni ofte parolis pri la kvarlandojpunkto, ĉar la norda pinto de Neŭtrala Moresnet (Kelmis) ankaŭ al tiuj tri landoj tuŝis.
En la plej alta loko de Nederlando (332.5m) staras tri limoŝtonoj, unu por la tri landoj: la limoŝtonoj de la Reĝlando Belgio, de la Konfederacia Germanio kaj de la Reĝlando Nederlando. Kelkaj paŝoj pli malproksime staras la kvara limoŝtono kiu montras la limon de Neŭtrala Moresnet.
Jam delonge estas la trilandojpunkto alloga vojaĝcelo. Hodiaŭ venas granda nombro da turistoj al ĉi tiuj monumentoj kaj al ĉi tiu kvieta loko. Tie oni trovas profundan kvieticon. Bone prizorgataj vojetoj invitas la vizitantojn por promeni en la arbaregoj.
[redaktu] La Göhltalmuzeo
La Göhltalmuzeo en la Maxstrato montras speciale la politikon kaj historion de Neŭtrala Moresnet. Ĝi rakontas pri la zinkindustrio. La regiono ĉirkaŭ la zinkominejo Vieille montagne estis inter 1816 kaj 1919 duon-sendependa kiel 'Neŭtra Moresneto'. Fotografaĵoj montras la karakterizojn de la rara zinkfundoflaŭro. La utopia ŝanĝo de la neŭtrala teritorio al Esperanta regno Amikejo en 1908 kaj la regiona folkloro estas prezentataj. Kolektantoj povas admiri poŝtmarkojn kaj monerojn de la Neŭtrala Moresnet, kiuj nur dum 17 tagoj cirkuladis. Cetere la muzeo enhavas riĉan kolekton de mineraloj.
[redaktu] Ekstera ligilo
- Oficiala retejo de la komunumo (france kaj germane)
|
||
---|---|---|
Amay | Amel |Ans | Anthisnes | Aubel | Awans | Aywaille | Baelen | Bassenge | Berloz | Beyne-Heusay | Blegny | Braives | Büllingen | Burdinne | Burg-Reuland | Bütgenbach | Chaudfontaine | Clavier | Comblain-au-Pont | Crisnée | Dalhem | Dison | Donceel | Engis | Esneux | Eupen | Faimes | Ferrières | Fexhe-le-Haut-Clocher | Flémalle | Fléron | Geer | Grâce-Hollogne | Hamoir | Hannut | Héron | Herstal | Herve | Huy | Jalhay | Juprelle | Kelmis | Lieĝo | Lierneux | Limbourg | Lincent | Lontzen | Malmedy | Marchin | Modave | Nandrin | Neupré | Olne | Oreye | Ouffet | Oupeye | Pepinster | Plombières | Raeren | Remicourt | Saint-Georges-sur-Meuse | Saint-Nicolas | Sankt-Vith | Seraing | Soumagne | Spa | Sprimont | Stavelot | Stoumont | Theux | Thimister-Clermont | Tinlot | Trois-Ponts | Trooz | Verlaine | Verviers | Villers-le-Bouillet | Visé | Waimes | Wanze | Waremme | Wasseiges | Welkenraedt |
||
Belgio | Provincoj |