Jurij Andruĥoviĉ
El Vikipedio
Andruĥoviĉ Jurij ukraine Юрій Андрухович (nask. en 1960) estas poeto, prozisto, lingvisto, tradukisto, politika eseisto. Naskiĝis, loĝas kaj verkas en Ivano-Frankivsko. Diplomiĝis en Ukraina Poligrafia instituto (1982, Lvivo). Doktoro de lingvistiko. Lernis en Literatura instituto de Gorkij en Moskvo (1990-91). Kunfondinto de literatura grupo Bu-Ba-Bu. Redaktas literaturan revuon "Ĵaŭdo".
Debutis per poemaro "Ĉielo kaj placoj". Aŭtoro de multaj poem-kolektoj, eseo-kolektoj, romanoj. Tradukas de la angla (Ŝekspiro), germana, pola, rusa (Boris Pasternak).
Liaj verkoj estas tradukitaj en multajn lingvojn. Por Ukraina antologio fragmenton de la romano "Perverzio" esperantigis Viktor Pajuk.