Joseph-Louis de Lagrange
El Vikipedio
Sciencisto > Matematikisto > Joseph-Louis de LAGRANGE < Matematiko
Joseph-Louis de LAGRANGE (naskiĝis la (25-an de januaro, 1736, mortis la 10-an de aprilo, 1813) estis matematikisto kaj fizikisto, unu el la plej gravaj sciencistoj de la 18-a jarcento.
Lagrange naskiĝis en Torino, Italio. Li estis brila lernanto en la universitato de sia naskurbo antaŭ esti nur 19-jara nomumita profesoro en la reĝa lernejo pri Artilerio. Kun kelkaj amikoj li kreis en 1757 sciencan societon, estonta Torina scienca Akademio. Du matematikistoj ludos gravan rolon en la vivo de Lagrange. La unua Euler kun kiu li abunde leterkorespndis kuraĝigis kaj inspiris lin en liaj matematikaj esploroj. La dua d'Alembert estas lia amiko. Per lia helpo Lagrange eniras la kortegon de Frederiko la 2-a en Berlino en 1766. Li tie estas nomumita direktoro de la matematika sekcio de la Scienca Akademio post sia protektinto mem foririnta al Sankt-Petersburgo. Post la morto de la imperiestro post dudek jaroj da fekunda laboro, Lagrange akceptas la inviton de la franca estraro kaj forveturas al Parizo. Iĝinte veterana pensiulo de la Scienca Akademio li partoprenas dum la Revolucio la kreon de la metra sistemo kunlabore kun Lavoisier, kaj kontribuas en la fondo de la Ecole normale (instruista altlernejo), de la Ecole Polytechnique (multteknika altlernejo) kaj de la Bureau des longitudes (buroo de la longitudoj). Admiriata de Napoleono 1-a, li mortis honorita : senatano, imperia grafo kaj granda oficiro de la Légion d'honneur (honora legio), en Parizo en 1813.
Lagrange troviĝas ĉe la fonto de multaj progresoj en diversaj matematikaj sferoj. Li estas, kun Euler, unu el la fondintoj de la variadkalkulo. Li pruvis la teoremojn de Wilson kaj de Bachet kaj fondis la teorion de kvadrataj formoj (Recherches arithmétiques, 1775). Sed la precipa verko de Lagrange sendube estas lia Mécanique analytique (Analiza meĥaniko), eldonita en 1788. En ĉi tiu verko li sistemigis la uzon de diferencaj ekvacioj kiujn li aplikis al problemoj de pura meĥaniko. El lia metodo fontos multaj postaj esploroj el kiuj tiuj de Hamilton. Fine en ĉiela meĥaniko Lagrange faris gravajn esplorojn : pri la problemo de la tri korpusoj la luna libracio kaj la planedmovoj.
[redaktu] Eksteraj ligoj
- Biografio (franclingve)
- [1] kaj [2] Biografioj (hispanlingve)
- Listo de retaj artikoloj diverslingvaj
[redaktu] Vidu ankaŭ jenon:
- Polinomo de Lagrange
- Mekaniko de Lagrange
- Punkto de Lagrange
- Teoremo de Lagrange
- Kvar-kvadrata teoremo de Lagrange
- Inversiga teoremo de Lagrange