Eseo
El Vikipedio
Literaturo > Eseo
Eseo sin prezentas kiel literaturan verkon, en kiu la aŭtoro ne intencas funde pritrakti temon. La klasika eseo pritraktas malsamajn temojn kiuj estas gravaj por la homa vivo laŭ filozofa maniero: stoikismo. La termino devenas de la franca - “Essai” - sperto, skizo. Fondis la ĝenron Michel de Montaigne. Sed ĝia origino troviĝas en la klasika literaturo, ĉefe Seneko "Leteroj al Lukilio", kaj la imperiestro Adriano.