Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Jean Jaurès - Vikipedio

Jean Jaurès

El Vikipedio

Johano ĴORES
Pligrandigu
Johano ĴORES

Johano ĴORES, france: Jean Jaurès (naskiĝis la 3-an de septembro, 1859 en Castres, murdita la 31-an de julio, 1914 en Parizo) estis franca politikisto.

Enhavo

[redaktu] Vivo

Ido de burĝa provinca familio, li alvenis unua ĉe la enirkonkurso al la prestiĝa Normala Supera Lernejo (Ecole Normale Supérieure) en 1878, kaj iĝis agregaciulo pri filozofio en 1881. Li unue instruis en Albi, kaj poste iĝis docento en la beletra universitato de Tuluzo en 1882. Li estis elektita kiel respublikano en Castres en 1885. Kvar jarojn pli poste, malsukceso ĉe la sama baloto igis lin kandidati en Tuluzo, ĉi foje kiel socialisto, kaj por la urba balotado.

[redaktu] Oportunisto

Ĵores ne ĉiam estis socialisto kaj marksisto. Li komence aliĝis al la ideoj de Jules Ferry kaj sidis en la parlamento inter la "oportunistoj", t.e. socie moderaj respublikanoj. Li tiam opiniis la socialistojn perfortemajn kaj danĝerajn por la respublika ordo, sed tamen interesiĝis pri la situacio de la laborista klaso kaj batalis favore al la unuaj sociaj leĝoj de la reĝimo (pri sindikata libereco, protekto de la delegitoj, kreo de la laboristaj emeritkasoj...).

[redaktu] La granda striko de Carmaux

Ĵores staris marĝene de la nacia politika vivo kiam, en 1892, ekis la granda striko de la minoj de Carmaux. La elektita urbestro, Calvignac, sindikatisto kaj socialisto, ministo, estis maldungita de la markizo de Solages, posedanto de la minoj, ĉar li plurfoje forestis por plenumi siajn urbestrajn taskojn. La laboristoj ekstrikis, kaj la ŝtato sendis 1500 militistojn reage por defendi la "liberecon de la laboro". Tiam ankaŭ okazis la skandalo de Panamo, kaj Ĵores tiam definitive aliĝis al la socialisma tendaro.

Sub lia premo, la registaro solvis la konflikton Solages-Calvignac favore al Calvignac. Solages, kiu estis deputito, rezignis pri sia posteno, kaj estis anstataŭata de Ĵores ĉe la tuj posta baloto.

[redaktu] Socialisto

Ekde tiam Ĵores konstante defendos la interesojn de la laboristaro. En 1904 li fondis la gazeton la Homaro (l'Humanité), kaj estis unu el la ĉefaj klopodantoj por la kunigo de ĉiuj laboristaj tendencoj sine de la Franca Sekcio de la Laborista Internacio (SFIO) en 1905.

[redaktu] Pacifisto

Liaj pacifismaj intervenoj mallonge antaŭ la komenco de la Unua mondmilito igis lin ekstreme malpopulara inter naciistoj, kaj li estis mortpafita en pariza kafejo tri tagojn antaŭ la militkomenco. Tiu ĉi murdo atingis sian celon, ĉar ĝi faciligis la aliĝon de la maldekstro kaj de multaj hezitemuloj al la "Sankta Unuiĝo".

Post la milito, multaj francaj stratoj ricevis lian nomon, memore al lia kontraŭmiliteco. Ankaŭ pariza metrostacio portas lian nomon.


[redaktu] Rete legeblaj tekstoj

Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com