Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
La Homaro - Vikipedio

La Homaro

El Vikipedio

La Homaro (france: L'Humanité ) estas franca ĉiutaga gazeto, fondita en 1904 de la socialisto Jean Jaurès (Johano Ĵores) .

Enhavo

[redaktu] Historio

En 1920, okaze de la kongreso de Turo (Tours), de la Franca Sekcio de la Laborista Internacio, pli ol 2 trionoj el la delegitoj voĉdonas favore al la aliĝo al la Tria komunista Internacio, iĝante tiel Franca Sekcio de la Komunista Internacio, kaj pli poste komunista partio, kaj igas La Homaron ĝia oficiala organo.

La Homaro estis malpermesita en 1939 pro subteno al la sovet-germana pakto kaj pro la malpermeso de la komunista partio. Post la Okupado de Francio fare de la nazioj en 1940, ĝi aperis kaŝe kaj ludis gravan rolon en la rezistomovado. Multaj ĵurnalistoj el ĝia redakcio pereis dum la batalo kontraŭ la nazioj. Post la Liberiĝo ĝi malkaŝe reaperis ekde la 21a de aŭgusto 1944. Dum la postmilitaj jaroj ĝi eldoniĝis 500 000-ekzemplere.

La gazeto sendependiĝis en la 90aj jaroj, sed plu restas ligita al la komunista partio. Ĝia eldonkvanto falis sub 70 000 ekzempleroj. Kiel ĉiuj opinigazetoj, kiuj ricevas nur malmultan monon el reklamoj, por kiuj la ŝtataj subvencioj malkreskas dum la poŝtaj elspezoj kreskas, ĝia financa situacio estas tre malstabila, kaj konstante aperas alvokoj al solidarecaj mondonacoj fare de la legantoj. La financaj malfacilaĵoj provokis malfermon de la gazeta kapitalo al ĝia legantoasocio (la Amikoj de la Homaro), sed ankaŭ al la televidelsendejo TF1 kaj al la milita entreprena trusto Lagardère.

Ĉiujare, estas organizita la Homara Festo en La Kurnovo.

[redaktu] Engaĝita gazeto

Laŭlonge de sia historio, La Homaro subtenis la valorojn de ĝia fondito, Johano Ĵores, kiu prioritatigis la batalon por la paco kaj la sendependecon de la laborista movado en la centro de siaj prioritatoj. Sed ĝi malproksimiĝis de liaj konceptoj pri reformismo. Ĝi klare elektis la revolucian kampon kaj la Francan Komunistan Partion, kontraŭ la cetero de SFIO, dum Ĵores deziris konservi la unuecon de la socialistoj en sia gazeto. Ĝis la jaroj 1990, La Homaro subtenis ĉiujn kampanjojn, kiujn iniciatis la komunista partio.

[redaktu] Kelkaj kovrilpaĝoj

[redaktu] Kontraŭfaŝista batalo

  • 10-a de novembro 1926: Vaillant-Couturier kaj La Homaro leĝe atakitaj pro insulto al Mussolini.
  • 31-a de januaro 1933: Jen la rezultoj de la politiko pri malplej granda malbono: Hitlero ĉefministro – Kun Von Papen kaj Hugenberg ĉeflanke, la ĉefo de la faŝistaj murdistoj estras registaron de kontraŭlaborista teroro, de mizero kaj milito.
  • 13-a de februaro 1934: La agada unueco haltigos la faŝismon.
  • 8- a de marto 1934: Endanĝerigita paco! Hitlero denuncas la traktaton de Lokarno.
  • 26-a de aŭgusto 1936: Por la hispana libereco, por la franca sekureco... Ni kriu : « Aviadilojn por Hispanio! »
  • 5-a de oktobro 1938. Nome de la komunista grupo Gabriel Péri denuncis... la hontan diktaton de Munkeno.
  • 26-a de aŭgusto 1940 (neleĝa eldono): La kapitalismo rekondukas la homaron al la barbareco... Por malplenigi la malliberejojn kaj koncentrejojn, ni unuiĝu!

[redaktu] Subteno al la naciliberigaj movadoj

  • 9-a de marto 1949: La fia Vjetnama milito daŭras – Jen la plej klara rezulto de la interkonsento Aŭriol – Bao-Dai
  • 22-a de oktobro 1950: Tuja paco eblas en Vjetnamio.
  • 24-a de aŭgusto 1955 (speciala eldono): Ĉar ĝi diras la veron pri la eventoj en Nordafriko, La Homaro ESTIS KONFISKITA ĈI-MATENE
  • 19-a de junio 1976: La sudafrikaj rasistoj furiozas
  • 6-a de majo 1988: La kolonia Ordo regas en Numeo.

[redaktu] Subteno al la laboristaj bataloj

  • 25-a de februaro 1931: Postulu laboron aŭ panon! Hodiaŭ, la 25-an de februaro, manifestaciu!
  • 13-a de majo 1968: Laboristoj kaj studentoj solidaraj kontraŭ la subpremo, por la defendo de la libero – ĜENERALA STRIKO

[redaktu] Evoluo de la rilatoj kun Sovetio

  • 9-an de novembro 1917: Ŝtatrenverso en Rusio – La Maksimalistoj regas en Petrogrado – Kerenski estas forsendita.
  • 14-a de aŭgusto 1920: Por la Rusa Revolucio – Alvoko al la proletaro
  • 2-a de novembro 1922: Vivu la Rusa revolucio! (La venko de bolŝevismo, ĉefartikolo de Leo Trocki)
  • 16-a de novembro 1927: Revolucia disciplino – La eksigo de Trocki kaj Zinovjev
  • 10-a de marto 1931: Moskva proceso – La supera tribunalo eldiris sian decidon.
  • 26-a de augusto 1939 (la gazeto estas malpermesita ekde tiu eldono): Unuiĝo de la franca nacio kontrua la hitlera agresanto... La moskva pakto dividas la blokon de la faŝistaj militkreantoj.
  • 19-a de marto 1949: la atlantika pakto pri kontraŭsovetia agreso estas pubilikigita
  • 6-a de marto 1953: Funebras ĉiuj popoloj, mortis la granda Stalino.
  • 10-a de marto 1953: Grandioza funebro de la ĉefo, amiko, frato de ĉiuj laboristoj – Daŭrigi la verkon de Stalino por konstruo de Komunismo kaj paco...
  • 16-a de septembro 1959: Ĥruŝĉov « degelas » Vaŝingtonon.
  • 22-a de aŭgusto 1968: Kvin socialistaj landoj milite intervenas en Ĉeĥoslovakio – La Franca Komunista partio esprimas sian surprizon kaj kondamnon.
  • 20-a de aŭgusto 1991: Miĥail Gorbaĉov abrupte forpelita el la povo – USSR: LA TIMO

[redaktu] Retejo

La retejo de la Homaro disponigas senpage ĉiujn gazetajn eldonojn, unu tagon post la apero de la papera versio. Ĝi ankaŭ enhavas ĉiujn arĥivojn enkomputiligitajn post la kreo de la retejo (en februaro 2006, 347 000 artikoloj ekde la 2a de februaro 1990). La senpaga disponigo de la arĥivoj estas politikaj elekto de la gazeta estraro, same kiel la elekto de senpagaj programojn, kiel SPIP aŭ FreeBSD por ĝia mastrumado.

[redaktu] Direktoroj

  • 1904-1914 : Jean Jaurès
  • 1914-1918 : Renaudel
  • 1918-1958 : Marcel Cachin
  • 1958-1974 : Etienne Fajon (vicdirektoro de 1948 ĝis 1958)
  • 1974-1994 : Roland Leroy
  • 1994-2000 : Pierre Zarka (vicdirektoro de 1992 ĝis1994)
  • 2000 : Patrick Le Hyaric

[redaktu] Ĉefredaktoroj (ekde 1926)

  • 1926-1937 : Paul Vaillant-Couturier
  • 1937-1950 : Georges Cogniot
  • 1950-1958 : André Stil
  • 1958-1984 : René Andrieu
  • 1984-2001 : Claude Cabanes (redakciestro)
  • 2001 : Pierre Laurent (redakciestro)
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com