Albana leko
El Vikipedio
Lek | |
---|---|
lando: | Albanio |
ISO-4217-Code: | ALL |
valuta kurso: (Aug. 2004) |
1 EUR = 124.50 ALL |
Leko estas ekde 1925 nomo de la albana valuto. Samtempe signiafs Lek en la albana lingvo tute ĝenerale mono. Lek’ ne estas libere konvertebla valuto. La kurson fiksas la albana ŝtata banko al eŭro. Ekde la enkonduko de eŭro, la kurso ŝanĝiĝas inter 125 kaj 135 lekoj je unu eŭro. Bnaknotoj ekzistas en valoroj de 100, 200, 500, 1.000 kaj 5.000 lekoj. Moneroj ekzistas en valoroj de 1, 5, 10, 20, 50 kaj 100 lekoj.
Kiam oni enkondukis lekon en 1925, ekzistis en Albanio frankoj (albane: Franga) kiel valuto. Moneroj ekzistis tiam kiel arĝentaj frankoj, 10-aj kaj 50-aj pretixgis el oro. Inter la du mondmilitoj, la plimulto de la albanoj uzis eksterlandajn valutojn kiel francan orfrankon kaj italan liraon, ĉar la hejma produkto ne kovris la bezonojn. Banknotojn oni eldonis, sed la homoj ne estis akceptitaj en la arkaika socio.
la leko, enkondukita en 1925 egalis al kvinona franko (5 lekoj = 1 frankoj). Moneto ekzistis en formo de Qindarkë (100 kvindarkoj = 1 lekoj). Sub rego de la komunistoj, la sola valuto estis la leko.
Inter 1947 kaj 1964 oni presis nur lekojn, poste aperis denove la kvindarko kaj malaperis denove en 1990. Hodiaŭ uzatas nur la 5-leka monero, la unuleka monero estas presita nur por la kolektantoj.
[redaktu] Albanaj bankbiletoj
Dum kvin jarcentoj da otomana jugo, la albanoj ne havis bankbiletojn. Nur post la sendependiĝo en novembro 1912 oni povis emisii proprajn biletojn kaj monerojn. Tiel ekde 1917 aperas lokaj bankbiletoj de la respubiiko Albanio en Korca, urbo en la sud-orienta parto de la lando. Por ordigi !a moncirkuladon enlande, kie jam ekzistis diversaj fremdlandaj bankbiletoj de la antaŭaj okupantaj ŝtatoj (turkaj, serbaj, montenegraj, grekaj, italaj, francaj), la registaro decidis en majo 1920 difini kiel bazon la oran frankon. Tiel en 1921 unu pundo egalis al 25 oraj frankoj, unu franca napoleono al 20 oraj frankoj. En 1923 la urbodomoj rajtis emisii bankbiletojn validajn nur ene de ties distrikto.
La duan de septembro 1925, interkonsente kun la itala banko, la Nacia Albana Banko akiris la ekskluzivan rajton emisii bankbiletojn kaj monerojn. Sed ĝi baldaŭ fiaskis pro la fakto, ke sur ĝi aperis unukapa aglo de la romianoj anstataŭ la dukapa aglo albana. Gi valoris 5 lekojn aŭ unu oran frankon. Entute, dum la periodo de reĝo Zog la Unua, oni emisiis du seriojn de biletoj kaj 10 de moneroj. Ĉiuj estis produktitaj en Romo. Dum la dua mondmilito, oni surpresigis la ekzistantajn monbiletojn per dukapa nigra aglo kun maletenditaj brakoj sur la portreto de la reĝo Zog kaj emisiis du novajn seriojn. Post alveno de la nazioj en 1943 aperis du serioj de„ĉekoj" samvaloraj kiel la bankbiletoj.
Post la milito la komunisma reĝimo kreis la Bankon de Albana Ŝtato. De 1945 ĝis 1991 oni emisiis 11 seriojn de monbiletoj kaj 9 de moneroj produktitajn en Jugoslavio (ĝis 1948), en Sovetio kaj Ĉinio. Dua eldono de la emisio de 1976 aperis en Svislando, dum aliaj en 1991, 1992 kaj 1993 eniande. Ekde 1993 funkcias la Banko de Albanio, kiu unu jaron poste presigis en Malto novan emision.
decembro 1995 - MONATO
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- http://www.bankofalbania.org
- http://www.banknotes.com/al.htm
- http://finance.yahoo.com/currency/convert?amt=1&from=EUR&to=ALL&submit=Convert
- http://www.globalfinancialdata.com/index.php3?action=ghocmainpage