Hungara forinto
El Vikipedio
La forinto (HUF laŭ ISO 4217) estas la oficiala monunuo en Hungario. La hungara mallongigo de tiu ĉi valuto estas Ft. Ĝi estis enkondukita la 1-an de aŭgusto de 1946, post hiperinfalcio de pengő.
La - sur la bildo - prezentitaj malnovaj forintoj montras scenojn, famulojn de la hungaraj liberecbataloj kontraŭ la aŭstroj. Tiuj biletoj estis ŝanĝitaj al pli neŭtralaj meze de la 1990-aj jaroj.
Monero de la forinto estis fillér, kiu ĉesis en 1999.
[redaktu] Ekstera ligo
- Karlo JUHáSZ: HUNGARIO: Atako kontraŭ la forinto Monato (2003/07, p. 11)
![]() |
Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon. |