Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Rusia rublo - Vikipedio

Rusia rublo

El Vikipedio

1-rubla monero de 1998
Pligrandigu
1-rubla monero de 1998

Rusia rublo (ruse рубль) estas la monunuo de Rusio. La centono (cendo) de rusa rublo nomiĝas kopeko (ruse копе́йка).

Internacia ISO-kodo de rublo estas RUB, plu estas erare uzata ankaŭ la antaŭa (ĝis 1997) kodo — RUR.

Enhavo

[redaktu] Deveno de la nomo

Kvinkopeka monero de 2001
Pligrandigu
Kvinkopeka monero de 2001

La nomo de la rusia monunuo devenas de la verbo рубить /ruBIT/ (haki): la unuaj rubloj estis fakte ne moneroj, sed simple pecoj de arĝento, hakaĵoj — de tio aperis la nomo.

La nomo de la rusia cendo — kopeko — venas de la rusa vorto копьё /koPJO/ (lanco): en la unuaj kopekoj estis bildo de la Sankta Georgo kun lanco, mortiganta la drakon. Restarigante la tradicion, ankaŭ la modernaj kopekoj havas tiun bildon en sia malantaŭo.

[redaktu] Historio

[redaktu] Rublo en cara Rusio

La unua papera mono de Rusio. 25-rubla monbileto de 1778
Pligrandigu
La unua papera mono de Rusio. 25-rubla monbileto de 1778
15 kopekoj de la jaro 1914
Pligrandigu
15 kopekoj de la jaro 1914

La rublo kiel monunuo estas menciata unuafoje en la jaro 1321.

En la Rusa Imperio ekde la 16-a jarcento unu rublo egalis al 100 kopekoj, sed nur en la komenco de la 18-a jarcento oni komencis efektive produktadi monerojn (rubl-onojn kiel grandajn arĝentajn kaj kuprajn monerojn, rubl-opojn kiel orajn monerojn).

La unua monbileto aperis dum regado de la carino Elizabeto. Bezonon de la papera mono kaŭzis troa amaso de kupraj moneroj en mona cirkulado; transportadi kupran monon estis malfacile, transpagoj fariĝis tre komplike fareblaj — kaj tiam la papera mono estis enkondukita en 1769. La unuaj monbiletoj aspektis ne tre impone de la nuntempa vidpunkto: blanka paĝo kun skribo "Al donanto de tiu ĉi ŝtata asignacio Sankt-Peterburga banko pagas 25 rublojn per cirkulantaj moneroj" (vidu ilustraĵon dekstre).

Fine de la 19-a jarcento la arĝenta rublo enhavis 10 hrivnojn aŭ 100 kopekojn, la rubla monero konsistis el 18 gramoj de pura arĝento.

[redaktu] Rublo post 1917

En la tempo de la rusa revolucio (1917) oni monfaris la rublon ĉefe en formo de monbiletoj; pro troa produktado de tiuj, la rublo rapide perdadis sian valoron. La monbiletoj de tiu tempo iĝis konataj kiel "kerenkoj", de la nomo de la ĉefo de la Portempa Registaro s-ro Kerenskij. "Kerenkoj" ekzistis en formo de tre malgrandaj monbiletoj, 20- kaj 40-rublaj, sen numeroj. Cirkulis granda kvanto da falsigitaj "kerenkoj" (fakte tiuj monbiletoj estis tiel malbone protektitaj de falsigo, ke eĉ fakuloj tute ne povas distingi inter la oficialaj kaj la falsigitaj biletoj — krom kiam la falsigoj estis evidentaj, ekz. kun la sama bildo de ambaŭ flankoj).

Dum la Intercivitan Milito en Rusio ekestis dekoj da diversaj monunuoj, plejparto de kiuj portis nomon rublo. "Rublojn" produktis multaj regionestroj, militestroj, firmaoj, bankoj kaj eĉ fervojoj. Inter la multaj ekzemploj:

  • Ĉekoj je diversaj sumoj rubloj, cirkulintaj kiel monbiletoj, emisiitaj de Vladikavkaza filio de Ŝtata banko kaj, versimile, estis akceptataj nur en tiu urbo. Similajn ĉekojn emisiis ankaŭ bankoj de aliaj urboj.
  • Monbileto de Vladikavkaza fervojo, cirkulis en la tuta Norda Kaŭkazio kaj estis fidata de loĝantaro pro tio, ke la fervojo el Rostov-na-Donu al Baku ("Vladikavkaza fervojo") estis konstruita kun partopreno de la brita kapitalo. Oni esperis, ke "la angloj certe pagos".
  • Rubloj de tiel nomita Norda Rusio. Surskribo promesis interŝanĝon de 0,4 tia rublo al 1 brita pundo.

En Sovetunio ekestis nova, stabila monunuo kun la nomo rublo. En 1961 ĝi estis ŝanĝita 10:1.

[redaktu] Rublo post disfalo de Sovetunio

Post la disfalo de Sovetunio en 1991 ĉiuj novaperintaj landoj eldonis siajn novajn monunuojn. Nur dum mallonga tempo ekzistis en Latvio rublo (Rublis), kiu estis en 1993 anstataŭigita per la lato. La taĝika monunuo nomiĝis "rublo" ĝis 1999, kiam ĝi anstataŭiĝis per somoni.

En 1997 runbloj estis ŝanĝitaj 1000:1.

Hodiaŭ ekzistas du diversaj rublo-monunuoj - krom la rusa rublo ankoraŭ la belorusa rublo. Se oni ne indikas la landonomon, oni kutime parolas pri la rusa rublo. Ankaŭ en Ukrainio lokanoj inter si ofte diras "rublo"-n pri monunuo hrivno de sia lando.

[redaktu] Nombraĵoj

La rusia rublo eldoniĝas laŭ la sekvaj nombraĵoj:

[redaktu] Metalaj moneroj

  • 1-kopeka monero (malofte uzata)
  • 5-kopeka monero
  • 10-kopeka monero
  • 50-kopeka monero
  • 1-rubla monero
  • 2-rubla monero
  • 5-rubla monero
  • 10-rubla monero

[redaktu] Monbiletoj

Rublaj monbiletoj estas haveblaj en nombraĵoj de 5, 10, 100, 500, kaj 1000. En 2006 la ŝtato ekeldonos monbiletojn de 5000 rubloj. Ĉiu monbileto ambaŭflanke enhavas bildojn de vidindaĵoj en certa rusia urbo.

Antaŭo Malantaŭo Klarigo pri ilustraĵoj
Vidindaĵoj en Novgorod:
A: Katedralo de Sanktulo Sofio en Novgorod
M: Muro de la kastelo en Novgorod

(Ĉi tiu monbileto estas malofta, ne plu produktata, anstataŭata de la 5-rubla monero.)

Vidindaĵoj en Krasnojarsk:
A: Ponto super la rivero Jenisej en Krasnojarsk
M: Digo de la Krasnojarska akva elektrocentralo.
Vidindaĵoj en Peterburgo:
A: Statuo antaŭ Petro-Paŭla Fortikaĵo
M: La eksa borsejo
Vidindaĵoj en Moskvo:
A: Statuo antaŭ la Teatro Bolŝoj
M: La Teatro Bolŝoj
Vidindaĵoj en Arĥangelsk:
A: Monumento de Petro la Granda kaj velŝipo en haveno de Arĥangelsk
M: La Monaĥejo Soloveckij (insuloj en la Blanka Maro)
Vidindaĵoj en Jaroslavlo:
A: Monumento de Jaroslav la 1-a la Saĝa
M: La Preĝejo de la Antaŭulo

[redaktu] Nunaj valoroj de RUB

CHF | CNY | EUR | GBP | INR | JPY | USD

(anglalingva retejo)

[redaktu] Eksteraj ligiloj

•  Tre ampleksa paĝaro pri rusiaj monbiletoj de diversaj epokoj (ru)
•  GOZNAK: ŝtata produktanto de monbiletoj, moneroj, pasportoj ks. (ru)
•  Rusaj monbiletoj 1898 - 1917 (eo)


Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al
Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al


Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al


Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al



Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon.


Ĉi tie estas aldonaj eksteraj ligiloj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn eksterajn ligilojn kaj metos ilin en la artikolon.
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com