Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Hejmo (regiono) - Vikipedio

Hejmo (regiono)

El Vikipedio

Hejmo en ĝenerala signifo estas loko - vilaĝo, urbo, regiono, landokulturo - kiu ĉe individua homo elvokas fortan kaj daŭran emocion de intimeco, alligiteco, identeco.

El la vidpunkto de la psikologio tio estas sento tute subjektiva, sendependa de realaj limoj.

La sento de hejmeco koncernas medio(j)n, kiu(j) dum longa tempo estis grava(j) por la individua evoluo de homo.

Por la plej multaj homoj hejmo identas kun la loĝloko, regiono aŭ lando, kie ili travivis sian infanaĝon kaj junaĝon, do kie ili spertis primaran socian integriĝon (unue en la familio), kie ili do sentas "nestvarmon", kie ili "konas la regulojn", la normojn, kie interkompreniĝi eblas relative malkomplike kun aliaj homoj pro komuna spertofono.
Tion spegulas la sinonime uzataj vortoj kaj esprimoj:

naskolando, naskotero, patrio, patrolando, hejmvilaĝo, hejmurbo, hejmregiono, hejmlando, mia vilaĝo, mia urbo, mia lando ...

Kiu forlasis sian hejmon povas sperti senton de hejmsopiro.

En la nuntempa mondo ĉiam pli da homoj migras al alia loko. Post pli longa tempo de vivo tie, la komence fremda medio povas iĝi nova hejmodua hejmo.

Se iu intence transloĝigas al alia regiono aŭ lando, oni parolas pri hejmo elektita.

La unuopaj etnaj lingvoj esprimas la nocion hejmo en sufiĉe individuaj manieroj, kies signifo konsiderinde malkongruas.

Ekzemple:

  • angle: home, homeland, native place, native country
  • arabe: ... (el vatan)
  • ĉeĥe: domov, domovina, vlast, otcina
  • france: lieu d'origine, patrie, pays natal, mon pays
  • germane: Heimat, kunmetite Heimatdorf,-ort,-stadt,-land (~Vaterland), Zuhause
  • hispane: mi pueblo, patria
  • itale: natio, patria, paese, terra natia, casa
  • nederlandlingve: geboortestreek, geboortegrond, vaderland, tehuis
  • ruse: .... (rodina)
  • slovene: domovina
  • sorabe: domovina
  • svede: hem, hemland, hembygd.

(Rim.: La redaktinto anticipe pardonpetas pri eraroj en la listo.)

[redaktu] Opinioj

"Ĉie ajn kie estas bone, mi estas hejme." (latine: "Patria est, ubicumque est bene." aŭ mallonge: "Ubi bene, ibi patria.") Cicerono

"Mi estas homo antaŭ ol esti franca, ĉar mi estas necese homo, kaj estas franca nur pro hazardo." (MONTESQUIEU)

"...Kaj tiam estos plenumita la belega revo de la inteligenteco: havi kiel patrio la mondon, kaj kiel nacio la homaron." (Victor Hugo en Antaŭparolo de "Les Burgraves" = La Burgografoj", 1843)

"Mia hejmolando mi nomas tiun landon, en kiu mi estas konstanta, fikshejma loĝanto; sed ĉar pro la nedifiniteco de la vorto 'lando' la vortoj 'patrolando' kaj 'hejmolando' ofte kaŭzas disputojn kaj malpacon kaj malamike disigas inter si la filojn de la sama terpeco, tial en ĉiuj dubaj okazoj mi evitas tiujn neprecizajn vortojn kaj uzas anstataŭ ili la pli precizajn 'hejma regno', 'hejma regiono', 'hejma urbo'." (ZAMENHOF DH1913, VII).

"Mia patrolando mi nomas tiun landon, en kiu mi naskiĝis. Sed ĉar pro la nedifiniteco de la vorto 'lando' la vortoj 'patrolando' kaj 'hejmolando' ofte kauzas disputojn kaj malpacon kaj malamike disigas inter si la filojn de la sama terpeco, tial en ĉiuj dubaj okazoj mi evitas tiujn neprecizajn vortojn kaj uzas anstataŭ ili la pli precizajn 'patruja regno', 'patruja regiono', 'patruja urbo'." (ZAMENHOF DH1913,VII).

"Mi ne havas hejmsopiron. Mi lernis, ke tio, kio estu hejmlando, kio estu la patrio, estas peklita kaj enfiksita en dosierojn, kaj, ke ĝi estas reprezentata en la formo de ŝtataj oficistoj, kiuj elpelas tiel certe la honestan hejmsopiron, ke eĉ ne spuro de ĝi postrestas2. Kie mi estas hejme? Tie, kie mi troviĝas kaj kie neniu min ĝenas. Tie, kie neniu volas scii, kiu mi estas kaj kion mi faras. Kie neniu volas scii, de kie mi venis, tie estas mia hejmo, tie estas mia patrujo." (B. Traven en La Mortula Ŝipo, trad. Hans-Georg Kaiser)

"Homo havas du patrujojn: unu estas lia domo, kaj la alia estas la mondo." (L. Lunari en sia poemo "25-a de aprilo 1945", pri la fino de la Dua mondmilito)

[redaktu] Komparu kun:

hejmo (loĝejo), hejmlando, patrio, patriotismo

[redaktu] Vidu ankaŭ jenon:

Aliaj lingvoj
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com