Grandaj Lagoj
El Vikipedio
La Grandaj Lagoj – la Lagoj Supra, Miĉigana, Hurona, Eria, kaj Ontaria – formas la plej grandan nesalan akvosistemon de la tero. La lagoj kovras 243.459 km2, kaj ili drenas pli ol 500.000 km2 da tero. La Grandaj Lagoj situas inter Kanado kaj Usono, inter la kanadaj provincoj de Ontario kaj Kebekio, kaj la usonaj ŝtatoj de Ilinojo, Indianao, Miĉigano, Minesoto, Nov-Jorkio, Ohio, Pensilvanio, kaj Viskonsino. Pli ol 33 milionoj da homoj loĝas en la Grandlaga drenad-baseno.
La ŝipoj de la oceanoj povas atingi la Grandajn Lagojn. Unue ili sekvas la riveron Sankt-Laŭrenco ĝis Montrealo. Tiam ili uzas la 293 km-ojn longan Marvojon Sankt-Laŭrenco (konstruita 1959), por atingi Lagon Ontarion. Por atingi la aliajn lagojn, ili supreniras 99 metrojn de alteco sur la Kanalo Welland inter la Ontaria Lago kaj la Eria Lago. La frajta ekspedado sur la lagoj estas tre grava por la Grandlagaj industrioj.
Lago | areo en km2 | alto super la marnivelo |
---|---|---|
Ontaria | 19.477 | 75 m |
Eria | 25.719 | 174 m |
Hurona | 59.570 | 177 m |
Miĉigana | 58.016 | 177 m |
Supra | 82.362 | 183 m |
Nur la surfaco de la Eria Lago glaciiĝis vintre, ĉar ĝi estas lago ne tre profunda. Kaj la Grandaj Lagoj moderigas la kontinentan klimaton de la regiono.
[redaktu] Eksteraj ligoj
- http://www.epa.gov/glnpo/atlas/gl-fact1.html
- http://www.great-lakes.net
- http://www.glc.org
- http://www.epa.gov/glnpo