Genetike modifita organismo
El Vikipedio
Oni suspektas ĉi tiun artikolon nerespektanta la neŭtralan vidpunkton deziratan de la vikipediistaro. Konsideru do ĝian enhavon singardeme. Antaŭ ol klopodi restarigi la neŭtralecon, bonvolu unue diskuti pri ĝi en la diskutopaĝo. |
Genetike Modifita Organismo (GMO) estas biologia organismo kies genetika materialo estis intence modifita. Ekzemple kelkaj branĉumoj de tritiko kiuj estis modifitaj perradiade ekde la 1950-aj, transgenaj eksperimentaj animaloj kiel musoj, aŭ mikroskopaj organismoj.
La modifado de genetika materialo ne nepre postulas enportadon de novaj genoj (transgenoj).
Ekzemplo de aplikado de GMO estas mikroorganismoj en kiuj oni enigis la genon de insulinon kaj produktas hom-insulinon, viv-necesa por diabet-malsanuloj. Nuntempe fakte, multaj hormonoj rilatitaj al hormonmalsanoj akireblas per genetika modifado de bakterioj aŭ unuĉelaj eŭkariotoj. Ankaŭ por la manĝindustrio gravegas genetika modifado de mikroorganismoj.
Nuntempe ekzistas serioza problemo pro la kreskado de populacio kaj malkreskado de manĝaĵoj, kaj oni esperas ke GMO povus iom helpi kontraŭ ĉi-problemo - ekzemple krei plantojn kiuj pli bone adaptiĝas kreski en regionoj kie la sojlo ne tiom bonas.
Enhavo |
[redaktu] Genetika modifado de Bakterioj
- Transformado - per tiu metodo oni enkondukas nudan DNA en bakterio - oni sukcesas tion fari ekzemple per termoŝoko (altegaj temperaturoj) aŭ elektroporigado (elektroŝoko).
- Konjugacio - du bakterioj povas interŝanĝi DNA-n - ĉi-metodo ne multe uziĝas por intenca genetika modifado.
- Transdukcio - enigado de DNA per bakteriofago (pli mallonge, "fago", kvankam la vorto fago tradicie estas nomo de arbo).
[redaktu] Leĝoj kontraŭ GMO-oj
La 1-an de julio Hugo Chávez deklaris, ke de nun Venezuelo malpermesos eniron de GMO-oj en la landon, kaj male fondos internacian bankon de semoj efektivigita pere de agrikulturoj en ĉiuj landoj.
En Britio fine de 2004 vasta opinistudo montris, ke 86 % el la britoj ne ŝatus manĝi genetike modifitajn nutraĵojn, 91 % opinias, ke ties uzado rezultas el malbonaj efikoj al la naturmedio, 93 % pensas, ke tiu teĥnologio celas al profito de la firmaoj pli ol al publika intereso.
[redaktu] Vidu ankaŭ jenon:
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- http://www.ogmdangers.org
- http://www.gmo-compass.org
- http://www.agbios.com
- http://home.hawaii.rr.com/johns/history.htm#BM1973
- http://nobelprize.org/chemistry/articles/berg